Mergi la conținut

Ĉu "alio" estas akceptebla?

de ceigered, 7 ianuarie 2010

Contribuții/Mesaje: 30

Limbă: Esperanto

ceigered (Arată profil) 7 ianuarie 2010, 11:22:37

Ĉu la nomvorto "alio" estas akceptebla versio de "alia"? Mi intencas uzi ĝin anstataŭ "alia" en frazoj kiel "Ŝi ne povas diri la veron al aliaj (homoj)" (Kiu estus "Ŝi ne povas diri la veron al alioj").

Dankon ridulo.gif

KoLonJaNo (Arată profil) 7 ianuarie 2010, 11:27:57

Saluton!

ceigered:Ĉu la nomvorto "alio" estas akceptebla versio de "alia"? Mi intencas uzi ĝin anstataŭ "alia" en frazoj kiel "Ŝi ne povas diri la veron al aliaj (homoj)" (Kiu estus "Ŝi ne povas diri la veron al alioj").

Dankon ridulo.gif
alio = io alia

aliulo = iu alia

Kolonjano

dimichxp (Arată profil) 7 ianuarie 2010, 11:28:00

ceigered:Ĉu la nomvorto "alio" estas akceptebla versio de "alia"? Mi intencas uzi ĝin anstataŭ "alia" en frazoj kiel "Ŝi ne povas diri la veron al aliaj (homoj)" (Kiu estus "Ŝi ne povas diri la veron al alioj").
Dankon ridulo.gif
Ne, se temas pri uloj, ne aĵoj diru "aliuloj"n.

crescence (Arată profil) 7 ianuarie 2010, 11:30:07

Mia vortaro proponas la vortojn "aliu / aliuj".

dimichxp (Arată profil) 7 ianuarie 2010, 11:32:25

crescence:Mia vortaro proponas la vortojn "aliu / aliuj".
Vi verŝajne havas ne-esperantan vortaron.

tommjames (Arată profil) 7 ianuarie 2010, 12:15:02

crescence:Mia vortaro proponas la vortojn "aliu / aliuj".
Tiuj vortoj estas malbonaj. Krom tre malgranda nombro da tradiciaj esceptoj, oni ne miksu aliajn elementojn de la lingvo kun la tabelvortaj postelementoj. La tabelvortoj estas fermita sistemo.

Diras PMEG:

"Iafoje oni renkontas la neoficialajn tabelvortojn *alio*°, *aliu*°, *alia*°, *aliel*, *alie*°, *aliam*°, *aliom*°, *alial*° kaj *alies*. Ili estas eraraj kaj nepre evitendaj."

Se "aliu" signifas ion ajn, ĝi signifas "estu alia".

horsto (Arată profil) 7 ianuarie 2010, 12:30:10

tommjames kiel (preskaŭ) ĉiam pravas, ali- estas normala radiko kaj oni ne aldonu ĝin al la sistemo de la tabelvortoj. La ĝusta paĝo en PMEG estas la jena.

Rogir (Arată profil) 7 ianuarie 2010, 13:46:43

Do denove, alio signifas 'io alia', kaj iu alia oni kutime diras simple per 'alia'.

Sxak (Arată profil) 7 ianuarie 2010, 13:55:30

Kaj alie - en alia loko ridulo.gif)))
fakte pro tiu senco de "alie" , tiuj vortoj ŝajnas iom strangaj al mi.

Miland (Arată profil) 7 ianuarie 2010, 14:05:43

tommjames:oni ne miksu aliaj elementoj ..
oni ne miksu aliajn elementojn..

Înapoi mai sus