Al la enhavo

jen / jen estas

de crescence, 2010-februaro-12

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2010-februaro-12 11:24:12

Saluton,

Kiu estas la malsameco inter la frazoj :

- Jen kvar floroj.

kaj

- Jen estas kvar floroj.

Dankon

tommjames (Montri la profilon) 2010-februaro-12 11:32:25

Laŭ mi la dua frazo atentigas pri la -fakto- ke estas kvar floroj, kaj la unua atentigas pri la floroj mem. Sed en multaj kazoj la entuta efiko estos plimalpli sama.

antoniomoya (Montri la profilon) 2010-februaro-12 12:47:01

Jen kvar floroj. Voici quatre fleurs.
Jen estas kvar floroj. Il y a ici quatre fleurs.

Mi kredas ke tie estas la malsameco.

Amike.

crescence (Montri la profilon) 2010-februaro-12 17:53:22

Dankon.
Mi ne sciis, ke oni povas uzi la verbon "esti" kun la vorto "jen".

Miland (Montri la profilon) 2010-februaro-12 18:08:00

crescence:Mi ne sciis, ke oni povas uzi la verbon "esti" kun la vorto "jen".
Miaopinie, la frazo bezonas interpunkcion ekz streketon (aŭ punkton, krisignon, ktp), por fari 'Jen (= vidu) - estas kvar floroj!'

darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-12 18:13:52

Miland:
crescence:Mi ne sciis, ke oni povas uzi la verbon "esti" kun la vorto "jen".
Miaopinie, la frazo bezonas interpunkcion ekz streketon (aŭ punkton, krisignon, ktp), por fari 'Jen (= vidu) - estas kvar floroj!'
Sed la Fundamento kontraŭas vian opinion. En §6 de la Ekzercaro ni trovas:
Jen estas pomo. ― Jen estas la pomo, kiun mi trovis.
En §8:
Jen kuŝas la ĉapelo de la patro.
En §10:
Jen estas la kajero de la juna fraŭlino.

crescence (Montri la profilon) 2010-februaro-12 18:25:14

darkweasel:
Sed la Fundamento kontraŭas vian opinion. En §6 de la Ekzercaro ni trovas:
Jen estas pomo. ― Jen estas la pomo, kiun mi trovis.
En §8:
Jen kuŝas la ĉapelo de la patro.
En §10:
Jen estas la kajero de la juna fraŭlino.
Kiu estus la signifo de la vorto "jen" en tiaj ekzemploj ?

darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-12 18:54:29

crescence:
darkweasel:
Sed la Fundamento kontraŭas vian opinion. En §6 de la Ekzercaro ni trovas:
Jen estas pomo. ― Jen estas la pomo, kiun mi trovis.
En §8:
Jen kuŝas la ĉapelo de la patro.
En §10:
Jen estas la kajero de la juna fraŭlino.
Kiu estus la signifo de la vorto "jen" en tiaj ekzemploj ?
Baze, ĝi signifas ĉi tie, sed kun tre atentiga nuanco.
Legu pri jen en PMEG por pliaj detaloj.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-12 18:59:02

duobla mesaĝo

crescence (Montri la profilon) 2010-februaro-13 09:27:52

darkweasel:
Baze, ĝi signifas ĉi tie, sed kun tre atentiga nuanco.
Legu pri jen en PMEG por pliaj detaloj.
Dankon !

Reen al la supro