المشاركات: 18
لغة: Esperanto
crescence (عرض الملف الشخصي) 12 فبراير، 2010 11:24:12 ص
Kiu estas la malsameco inter la frazoj :
- Jen kvar floroj.
kaj
- Jen estas kvar floroj.
Dankon
tommjames (عرض الملف الشخصي) 12 فبراير، 2010 11:32:25 ص
antoniomoya (عرض الملف الشخصي) 12 فبراير، 2010 12:47:01 م
Jen estas kvar floroj. Il y a ici quatre fleurs.
Mi kredas ke tie estas la malsameco.
Amike.
crescence (عرض الملف الشخصي) 12 فبراير، 2010 5:53:22 م
Mi ne sciis, ke oni povas uzi la verbon "esti" kun la vorto "jen".
Miland (عرض الملف الشخصي) 12 فبراير، 2010 6:08:00 م
crescence:Mi ne sciis, ke oni povas uzi la verbon "esti" kun la vorto "jen".Miaopinie, la frazo bezonas interpunkcion ekz streketon (aŭ punkton, krisignon, ktp), por fari 'Jen (= vidu) - estas kvar floroj!'
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 12 فبراير، 2010 6:13:52 م
Miland:Sed la Fundamento kontraŭas vian opinion. En §6 de la Ekzercaro ni trovas:crescence:Mi ne sciis, ke oni povas uzi la verbon "esti" kun la vorto "jen".Miaopinie, la frazo bezonas interpunkcion ekz streketon (aŭ punkton, krisignon, ktp), por fari 'Jen (= vidu) - estas kvar floroj!'
Jen estas pomo. ― Jen estas la pomo, kiun mi trovis.En §8:
Jen kuŝas la ĉapelo de la patro.En §10:
Jen estas la kajero de la juna fraŭlino.
crescence (عرض الملف الشخصي) 12 فبراير، 2010 6:25:14 م
darkweasel:Kiu estus la signifo de la vorto "jen" en tiaj ekzemploj ?
Sed la Fundamento kontraŭas vian opinion. En §6 de la Ekzercaro ni trovas:
Jen estas pomo. ― Jen estas la pomo, kiun mi trovis.
En §8:
Jen kuŝas la ĉapelo de la patro.
En §10:
Jen estas la kajero de la juna fraŭlino.
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 12 فبراير، 2010 6:54:29 م
crescence:Baze, ĝi signifas ĉi tie, sed kun tre atentiga nuanco.darkweasel:Kiu estus la signifo de la vorto "jen" en tiaj ekzemploj ?
Sed la Fundamento kontraŭas vian opinion. En §6 de la Ekzercaro ni trovas:
Jen estas pomo. ― Jen estas la pomo, kiun mi trovis.
En §8:
Jen kuŝas la ĉapelo de la patro.
En §10:
Jen estas la kajero de la juna fraŭlino.
Legu pri jen en PMEG por pliaj detaloj.
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 12 فبراير، 2010 6:59:02 م
crescence (عرض الملف الشخصي) 13 فبراير، 2010 9:27:52 ص
darkweasel:Dankon !
Baze, ĝi signifas ĉi tie, sed kun tre atentiga nuanco.
Legu pri jen en PMEG por pliaj detaloj.