Al la enhavo

Kiel traduki "Department of Home Affairs"?

de Huigh, 2011-julio-06

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Huigh (Montri la profilon) 2011-julio-06 01:33:55

Ĉar vi ĉiuj estas tiom lerta, mi rekompencas vin per novan demandon. Kiel oni plej bone tradukas tiun nomon: Department of Home Affairs?
Ĉu ekzistas ion pli ĝusta ol departemento de internaj aferoj? Je pli ofte mi rigardas tion je pli ĝi aspektas iel tro simpla!

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-julio-06 08:44:24

Departamento (aŭ ministrejo, se ĝi dependas rekte de la ministro) de internaj aferoj.

Ju pli simpla, des pli bona.

sudanglo (Montri la profilon) 2011-julio-06 09:44:47

Por 'home afairs' vi povus diri 'enlandaj aferoj' - 'overseas' estus 'eksterlanda'

Miland (Montri la profilon) 2011-julio-07 14:43:15

La vortaro de Wells tradukas "Home Office" per Ministerio pri Internaj Aferoj.

Reen al la supro