前往目錄

Ne-e-adverboj

貼文者: Matthieu, 2007年8月11日

訊息: 6

語言: Esperanto

Matthieu (顯示個人資料) 2007年8月11日下午5:50:45

En Esperanto, la adverboj kutime finiĝas per -e. Sed ne ĉiuj: ekzample “hodiaŭ”, “nur”, ktp.
Mi ne komprenas kial. Miaopinie, “hodie” kaj “nure” estus laŭregule logikaj.
Ĉu iu povas tion klarigi al mi?

Antaŭdankon al respondontoj!

RiotNrrd (顯示個人資料) 2007年8月11日下午7:02:11

Mutusen:En Esperanto, la adverboj kutime finiĝas per -e. Sed ne ĉiuj: ekzample “hodiaŭ”, “nur”, ktp.
Mi ne komprenas kial. Miaopinie, “hodie” kaj “nure” estus laŭregule logikaj.
Ĉu iu povas tion klarigi al mi?
Mi ofte vidis, kaj ankaŭ eĉ uzis, "nure". Mi opinias ke "nure" estas ĝusta.

"Hodie" estus malĝusta, tamen. Se vi volas fari ĝin laŭregule, vi devus fari ĝin "hodiaŭe". Mi kredas ke mi vidis, kvankam mi neniam uzis, ĝin.

awake (顯示個人資料) 2007年8月11日下午8:45:17

Ekzistas du specoj de adverboj Esperante.

Unue, ekzistas primaraj adverboj (tuj, morgaŭ, almenaŭ, ktp). Tiuj ĉi adverboj staras sole, sen afiksoj. Tamen, oni permesas ŝanĝigi ilin je aliaj parolelementoj per aligi konvenajn markojn.

Ekzemple, primara adverbo povas farigi adjektivon,

hodiaŭa ĵurnalo

Tuja respondo

("Li tuj respondis al mi" aŭ "Li donis al mi tujan respondon.")

ktp....

due, ekzistas derivitaj adverboj. Tiuj ĉi adverboj havas la finaĵon -e. Ĉiu radiko povas funkcii kiel adverbon, se la senco permesas

Ekzemple
vespere
bele
bone
ktp

Mutusen:En Esperanto, la adverboj kutime finiĝas per -e. Sed ne ĉiuj: ekzample “hodiaŭ”, “nur”, ktp.
Mi ne komprenas kial. Miaopinie, “hodie” kaj “nure” estus laŭregule logikaj.
Ĉu iu povas tion klarigi al mi?

Antaŭdankon al respondontoj!

Matthieu (顯示個人資料) 2007年8月12日上午9:19:19

Dankon, awake, nun mi komprenas.

mnlg (顯示個人資料) 2007年8月12日下午11:27:58

Mutusen:Dankon, awake, nun mi komprenas.
En la franca, ekzemple, mi supozas ke la vorto oui estas adverbo. En la itala oni parolas pri simplaj kaj kunmetitaj (aŭ derivitaj, kiel oni ĝuste diris) adverboj. La unuaj estas, en esperanto, apartaj radikoj.

rainmonger (顯示個人資料) 2007年8月23日下午8:17:37

Do, ĉu "nur" kaj "nure" signifas malsamajn aferojn? Aŭ ĉu la malsamo estas nur "bela Esperanto"?

回到上端