본문으로

Polaj videoj

글쓴이: novatago, 2008년 2월 3일

글: 10

언어: Esperanto

novatago (프로필 보기) 2008년 2월 3일 오후 7:34:00

Ĉu iu scias kien mi povas trovi videojn en la pola subtekstigataj ankaŭ en la pola?

Dankon, Novatago.

russ (프로필 보기) 2008년 2월 22일 오전 6:31:41

Mi ne scias. Mi lernas la polan, kaj frustras kaj surprizas min ke kutime polaj filmoj sur DVD ne havas eblon vidi polajn subtekstojn. Vere ne juste por polaj surduloj, kaj vere malkonvene por lernantoj de la pola! malgajo.gif

khnn (프로필 보기) 2008년 2월 26일 오후 2:55:31

Mi pensas, ke vi povas elŝuti la subtitulojn el la reto.

homojKunHomoj (프로필 보기) 2008년 2월 26일 오후 5:59:28

Provu tiu ĉi Paĝaron.
Subtituloj
Kutime ĉe mi ĝi malfermas germanlingve sed mi pensas, ke Vi ankaŭ pollingve povas montrigi ĝin. Nun, oni ja eblas trovi pollingvajn Subtitulojn tie.

russ (프로필 보기) 2008년 2월 26일 오후 10:32:46

Homoj, notu ke "subtituloj" ne estas Esperanta vorto. ridulo.gif

Povas esti "subtitoloj" se vi volas laŭvortan tradukon de "subtitles"; ankaŭ "subtekstoj" iom oftas kaj verŝajne gajnas popularecon lastatempe (pro argumento ke tiaj tekstoj fakte ne estas titoloj).

mnlg (프로필 보기) 2008년 2월 26일 오후 11:41:49

russ:(pro argumento ke tiaj tekstoj fakte ne estas titoloj).
En la itala, "titolo" estas ankaŭ ĉiu teksto, kiu aperas sur ekrano dum filmo (ekz. la filmofinaj skribaĵoj, kun nomoj de aktoroj, ktp, en la itala nomiĝas "vostotitoloj").

homojKunHomoj (프로필 보기) 2008년 2월 27일 오후 9:15:25

Jes, mi ankaŭ ofte miris pri la Skribmaniero, ĉar oni facile povas miskompreni Subtituloj (kiaj Uloj???). Subtekstoj sonas pli bone.

Terurĉjo (프로필 보기) 2008년 2월 27일 오후 9:37:53

La vorto "subteksto" verŝajne sonas pli bone, sed ĝi havas alian sencon ol la vorto "subtitolo" kaj ne taŭgas tiukaze.
Dum subtitolo estas teksto, sinkrone tradukanta (enterpretanta) voĉojn de film-aktoroj kaj aperanta sur ekrano, subteksto estas alia senco de la teksto, io kaŝita, sed komprenebla por legantoj.

russ (프로필 보기) 2008년 2월 28일 오전 6:03:22

Terurĉjo, kvankam mi povas imagi tian signifon de "subteksto" (ja multaj vortkombinaĵoj povas sugesti plurajn signifojn), mi neniam rimarkis la vorton uzatan tiel, nek trovas ĝin en vortaro.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Subtekstoj#Terminolog... havas pli da informo pri la termina debato.

rosto (프로필 보기) 2008년 3월 23일 오전 8:57:33

Subtekston oni elpensis en Usono, ĉar neniu povas kompreni ilian lingvon sen subteksto. Slavoj tion ne bezonas (ŝerco) okulumo.gif

다시 위로