У садржају

Polaj videoj

од novatago, 03. фебруар 2008.

Поруке: 9

Језик: Esperanto

novatago (Погледати профил) 03. фебруар 2008. 19.34.00

Ĉu iu scias kien mi povas trovi videojn en la pola subtekstigataj ankaŭ en la pola?

Dankon, Novatago.

russ (Погледати профил) 22. фебруар 2008. 06.31.41

Mi ne scias. Mi lernas la polan, kaj frustras kaj surprizas min ke kutime polaj filmoj sur DVD ne havas eblon vidi polajn subtekstojn. Vere ne juste por polaj surduloj, kaj vere malkonvene por lernantoj de la pola! malgajo.gif

khnn (Погледати профил) 26. фебруар 2008. 14.55.31

Mi pensas, ke vi povas elŝuti la subtitulojn el la reto.

homojKunHomoj (Погледати профил) 26. фебруар 2008. 17.59.28

Provu tiu ĉi Paĝaron.
Subtituloj
Kutime ĉe mi ĝi malfermas germanlingve sed mi pensas, ke Vi ankaŭ pollingve povas montrigi ĝin. Nun, oni ja eblas trovi pollingvajn Subtitulojn tie.

russ (Погледати профил) 26. фебруар 2008. 22.32.46

Homoj, notu ke "subtituloj" ne estas Esperanta vorto. ridulo.gif

Povas esti "subtitoloj" se vi volas laŭvortan tradukon de "subtitles"; ankaŭ "subtekstoj" iom oftas kaj verŝajne gajnas popularecon lastatempe (pro argumento ke tiaj tekstoj fakte ne estas titoloj).

mnlg (Погледати профил) 26. фебруар 2008. 23.41.49

russ:(pro argumento ke tiaj tekstoj fakte ne estas titoloj).
En la itala, "titolo" estas ankaŭ ĉiu teksto, kiu aperas sur ekrano dum filmo (ekz. la filmofinaj skribaĵoj, kun nomoj de aktoroj, ktp, en la itala nomiĝas "vostotitoloj").

homojKunHomoj (Погледати профил) 27. фебруар 2008. 21.15.25

Jes, mi ankaŭ ofte miris pri la Skribmaniero, ĉar oni facile povas miskompreni Subtituloj (kiaj Uloj???). Subtekstoj sonas pli bone.

russ (Погледати профил) 28. фебруар 2008. 06.03.22

Terurĉjo, kvankam mi povas imagi tian signifon de "subteksto" (ja multaj vortkombinaĵoj povas sugesti plurajn signifojn), mi neniam rimarkis la vorton uzatan tiel, nek trovas ĝin en vortaro.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Subtekstoj#Terminolog... havas pli da informo pri la termina debato.

rosto (Погледати профил) 23. март 2008. 08.57.33

Subtekston oni elpensis en Usono, ĉar neniu povas kompreni ilian lingvon sen subteksto. Slavoj tion ne bezonas (ŝerco) okulumo.gif

Вратите се горе