ไปยังสารบัญ

Tio povas fari vin freneza

จาก Alkanadi, 5 ตุลาคม 2015

ข้อความ 163

ภาษา: Esperanto

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 6 ตุลาคม 2015, 13:41:12

La Genezo laŭ mi:
En la komenco ekzistis nur la Tempo kaj la Eterneco, la Tempo estis viro, kaj la Eterneco virino.
Ili amindumis, dum la seksumado la Tempo forgesis uzi kondomon orgasmis kaj ĵetis enen de la utero de la Eterneco ĉiaspecojn da aĵoj (jen la gramda paaeksplodo). Ĉu vi dubas? Nu! Demandu al la naturo.

Alkanadi (แสดงโปรไฟล์) 7 ตุลาคม 2015, 07:44:16

jagr2808:Nenio estas nenio
Kiel nenio fariĝis io?

Alkanadi (แสดงโปรไฟล์) 7 ตุลาคม 2015, 07:54:45

johmue:
Alkanadi:Kio estas ekstere la fino de spaco?
Ne ekzistas ekstero.
Kiom granda estas spaco?

jagr2808 (แสดงโปรไฟล์) 7 ตุลาคม 2015, 07:58:37

Alkanadi:
jagr2808:Nenio estas nenio
Kiel nenio fariĝis io?
Mi ne havas bonan respondon, sed eble ĉi tiu analogio helpas:

0 estas nenio, 1 + (-1) = 0, 1 + 2... + (-1) + (-2)... = 0
Do se la universo konsistas de malaj partoj, ĝi estas nenio iel.

Frano (แสดงโปรไฟล์) 7 ตุลาคม 2015, 08:04:37

Alkanadi:Kiel nenio fariĝis io?
Nenio sin mortigis. Do ĝi ne estis Nenio plu, ĝi fariĝis Malnenio, ĝi fariĝis Io.

Alkanadi (แสดงโปรไฟล์) 7 ตุลาคม 2015, 08:05:23

jagr2808:
Alkanadi:
jagr2808:Nenio estas nenio
Kiel nenio fariĝis io?
Mi ne havas bonan respondon
Kaj mi ankaŭ. Ĉi tiuj pensoj timigas min.

Alkanadi (แสดงโปรไฟล์) 7 ตุลาคม 2015, 08:08:31

Frano:
Alkanadi:Kiel nenio fariĝis io?
Nenio sin mortigis. Do ĝi ne estis Nenio plu, ĝi fariĝis Malnenio, ĝi fariĝis Io.
Mi savos vian respondon, ĉar mi volas legi ĝin denove post mi fumadas mariĥuanon.

johmue (แสดงโปรไฟล์) 7 ตุลาคม 2015, 08:18:23

Alkanadi:
jagr2808:Nenio estas nenio
Kiel nenio fariĝis io?
Tion oni ne scias. Ekzistas hipotezoj. Unu mi iomete konas.

Estas konata la fenomeno de kvantumfluktuado. Tio signifas, ke el nenio ekekzistas paro el partiklo kaj kontraŭpartiklo, kiuj kutime tuj poste reuniĝas kaj tiel reneniiĝas.

Tre tre tre tre tre treege malprobable povas okazi ke la reneniiĝo ne funkcias kaj restas ia aro da partikloj. Eĉ pli malprobable tio povas rezulti en io kiel la praeksplodo. La amuza afero estas, ke ja la tempo ekekzistis kun la praeksplodo, do ne ekzistis tempo antaŭe, do la kvantumfuluktuado havas senfinie multe da "provoj" por efektivigi tiun tre tre tre tre tre tre treege malprobablan scenaron. Kaj ĉar la probableco estas malgrandega sed pli ol nulo, tiu efektiviĝo je senfinie multaj provoj okazas.

La problemo de tiu hipotezo etas, ke ĝi uzas teorion de ene de la universo por priskribi ion, kiu kaŭzis la ekziston de la universo. Do oni ne scias, ĉu tiaj kvantummekanikaj fenomenoj funkciis "antaŭ" la praeksplodo.

Nu jes. Tiu tempo dum la praeksplodo estis malagrabla. Estis varmege, ekzistis nenio, kaj tio eĉ eksplodis.

Frano (แสดงโปรไฟล์) 7 ตุลาคม 2015, 08:30:35

Alkanadi:
Frano:Nenio sin mortigis. Do ĝi ne estis Nenio plu, ĝi fariĝis Malnenio, ĝi fariĝis Io.
Mi savos vian respondon, ĉar mi volas legi ĝin denove post mi fumadas mariĥuanon.
Kion povas Nenio perdi?
Nur NENION.
Do sinperdo de Nenio farigis Ion.

Kial tia sinofero estis necesa?
Pripensu: Kiel alie vi povus fumi mariĥuanon!!!

ustra (แสดงโปรไฟล์) 7 ตุลาคม 2015, 08:59:40

johmue:
Alkanadi:Kiel nenio fariĝis io?
Tion oni ne scias. Ekzistas hipotezoj.
Fakte ĉio konstruiĝas el hipotezoj, teorioj kaj supozoj. Oni ne kapablas pruvi eĉ la plej bazajn aferojn kiel ekz. la ekzistadon de gravito. Sed mi ja ne kontraŭas filozofumi pri iuj praeksplodoj, ĉar ĉiu rajtas kredi kion ajn li volas.

กลับไปด้านบน