Al la enhavo

elefanto en la ĉambro

de mkj1887, 2017-januaro-15

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

mkj1887 (Montri la profilon) 2017-januaro-15 03:30:31

En la angla, la pitoreska esprimo “elephant in the room” [“elefanto en la ĉambro”], por granda demando kiun oni ne agnoskas, estas bone konata. Ĉu ĝi estas bone konata ankaŭ en via lingvo?

(En via respondo, bonvolu specifi vian lingvon.)

Roch (Montri la profilon) 2017-januaro-15 07:08:38

Ne vere, eble "secret de Polichinelle" alproksimiĝas al ĝi:

https://fr.wiktionary.org/wiki/l’éléphant_dans_la_pièce

Grown (Montri la profilon) 2017-januaro-18 09:18:22

Angle, "taboo" aŭ "taboo topic".

Серёга (Montri la profilon) 2017-januaro-18 10:52:48

Elefano en vazara butiko.
(la tipo de konduto)

raffadalbo (Montri la profilon) 2017-januaro-19 15:05:11

Roch:Ne vere, eble "secret de Polichinelle" alproksimiĝas al ĝi
Ankaŭ en la itala oni diras: Il segreto di Pulcinella (io teorie sekreta kion ĉiuj scias)

Sed la signifo estas malsama ol la unua demando.
En la itala mi neniam aŭdis "un elefante nella stanza" aŭ similan frazon.

raffadalbo (Montri la profilon) 2017-januaro-19 15:09:26

En negativaj frazoj, en la itala ni ofte uzas la vortojn negare l'evidenza (nei tion kion estas memevidenta). La frazo havas pli malpli la saman signifon kiel en la angla ignore the elephant in the room.

Reen al la supro