לתוכן העניינים

elefanto en la ĉambro

של mkj1887, 15 בינואר 2017

הודעות: 6

שפה: Esperanto

mkj1887 (הצגת פרופיל) 15 בינואר 2017, 03:30:31

En la angla, la pitoreska esprimo “elephant in the room” [“elefanto en la ĉambro”], por granda demando kiun oni ne agnoskas, estas bone konata. Ĉu ĝi estas bone konata ankaŭ en via lingvo?

(En via respondo, bonvolu specifi vian lingvon.)

Roch (הצגת פרופיל) 15 בינואר 2017, 07:08:38

Ne vere, eble "secret de Polichinelle" alproksimiĝas al ĝi:

https://fr.wiktionary.org/wiki/l’éléphant_dans_la_pièce

Grown (הצגת פרופיל) 18 בינואר 2017, 09:18:22

Angle, "taboo" aŭ "taboo topic".

Серёга (הצגת פרופיל) 18 בינואר 2017, 10:52:48

Elefano en vazara butiko.
(la tipo de konduto)

raffadalbo (הצגת פרופיל) 19 בינואר 2017, 15:05:11

Roch:Ne vere, eble "secret de Polichinelle" alproksimiĝas al ĝi
Ankaŭ en la itala oni diras: Il segreto di Pulcinella (io teorie sekreta kion ĉiuj scias)

Sed la signifo estas malsama ol la unua demando.
En la itala mi neniam aŭdis "un elefante nella stanza" aŭ similan frazon.

raffadalbo (הצגת פרופיל) 19 בינואר 2017, 15:09:26

En negativaj frazoj, en la itala ni ofte uzas la vortojn negare l'evidenza (nei tion kion estas memevidenta). La frazo havas pli malpli la saman signifon kiel en la angla ignore the elephant in the room.

לראש הדף