Til innholdet

Tradukante la samideanecon

fra Zam_franca,2020 3 26

Meldinger: 10

Språk: Esperanto

Zam_franca (Å vise profilen) 2020 3 26 08:29:51

Kiel oni povus traduki nacilingve "samideano"? Ĉu "kamarado" (france camarade, angle comrade) taŭgus, aŭ ĝi ŝajnas tro... komunista (Esperanto aspektu kaj estu neŭtrala politike)? Ĉu "esperantisto" (france espérantiste, angle esperantist) estas la ununura ebleco?

Metsis (Å vise profilen) 2020 3 26 10:14:41

Miaopinie "esperantisto" estas neŭtrala esprimo sed samideano ne. Notu, ke multofte ne estas klara, kiu tiu ide(ologi)o estas, sed kutime oni supozas aŭ subkomprenas ian homaranisman.

Zam_franca (Å vise profilen) 2020 3 26 13:30:12

Metsis:Miaopinie "esperantisto" estas neŭtrala esprimo sed samideano ne. Notu, ke multofte ne estas klara, kiu tiu ide(ologi)o estas, sed kutime oni supozas aŭ subkomprenas ian homaranisman.
Dankon.

Nu, laŭ mi, tiu "ideo" simple estas "Esperanto estas taŭga internacia lingvo: oni devus ekuzi ĝin kiel internacian helplingvon"

sergejm (Å vise profilen) 2020 3 26 14:11:49

Ruse estos единомышленник - sed ĉi tiu vorto neniel rilatas al esperantisteco.

nornen (Å vise profilen) 2020 3 26 21:39:47

Mi dirus, ke tio dependas de kiujn samajn ideojn la samideanoj havas...

Zam_franca (Å vise profilen) 2020 3 26 21:51:28

nornen:Mi dirus, ke tio dependas de kiujn samajn ideojn la samideanoj havas...
"Esperanto estas taŭga internacia lingvo: oni devus ekuzi ĝin kiel internacian helplingvon"

Jxusteno (Å vise profilen) 2020 3 27 07:18:23

Verŝajne Zamenhof tradukis la voton samideano per "fellow-thinker" en la anglan.

LM59650 (Å vise profilen) 2020 3 27 13:14:48

Claude Piron ne trovis bonan francan tradukon de "samideano".
Li tradukis Zamenhof "Mi salutas vin, karaj samideanoj..." per "Je vous salue, chers amis..."

http://claudepiron.free.fr/articlesenfrancais/pers...
http://claudepiron.free.fr/articlesenesperanto/pre...

Eble "coidéaliste", sed tiu vorto ne ekzistas en franca.

nornen (Å vise profilen) 2020 3 27 18:10:24

Esperantophile, esperantófilo, etc?

StefKo (Å vise profilen) 2020 3 28 09:55:31

El PIV de Esperanto:
"
samideano. Tiu, kiu havas komunan ideon, komunan celon kun aliaj: la E-istoj sin alparolas ofte per la vorto «samideano».
"
Pole: współideowiec. Se oni devus traduki laŭvorte, esperante tio estus kunideulo.
En kazo de religioj poloj uzas la vorton współwyznawca (esp. kunkofesanto).

Tibake til toppen