Mesaĝoj: 11
Lingvo: Esperanto
Hispanio (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-13 16:25:54
Ekzemple, mi estas hispana, kaj mi provis traduki hispanan ŝercon.
Esperante ĝi estas: "Kiel oni povas perdi fibolon?". Ne amuza.
Sed se mi tradukas litere, ĝi estas: "Kiel oni povas perdi neperdeblon?" aŭ ion tian.
Hispane: "¿Cómo se puede perder un imperdible?"
davidwelsh (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-16 22:38:56
Ekzemple:
Blankurso iras en trinkejon kaj diras al la servisto: Mi volas pindon da biero...
...
...
...
...
... kaj paketon da ŝipsoj.
La servisto diras "Kial la grandan paŭzon?"
(En la angla, la vortoj "paŭzo" kaj "bestpiedoj" estas samsonaj - pause/paws)
R2D2! (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-17 19:59:15
“
Jen du fıŝoȷ en maro; kaȷ unu el ılı demandas al la alıa:
—Kıon faras vıa patro?
—Naĝas
”
Ĝı estas amuza, ĉar vortoȷ “(ĝı) naĝas” kaȷ “nenıu” estas sama hıspana vorto “nada”
Hıspane:
“
Están dos peces en el mar; y uno le pregunta al otro:
—¿Qué hace tu papá?
—Nada
”
dobri (Montri la profilon) 2008-septembro-10 15:04:45
Ĉar la ĉeĥan vorton "kolo" eblas traduki diversmaniere, tial unu homo komprenis la frazon jene:"(Li ricevis) unuan biciklon kaj tuj (la faman markon) PREMIER".
Sed la dua homo komprenis la saman frazon jene:"(Post) la unua raŭndo de balotado tuj (oni elektis lin) ĉefministro.
Vi vidas, kiel fakte ne eblas traduki vortludojn.
rubulo (Montri la profilon) 2008-septembro-10 21:39:37
"Mi vokos vin morgaŭ.
- Se vi volas sed mia nomo estas Rubulo"
"Je t'appelle demain.
- Si tu veu x mais mon nom c'est Rubulo"
(x estas gluita al la antaŭa vorto sed se mi ne lasas spacon tio iĝas ŭ)
Kaj ŝerco en esperanto netradukebla al aliaj lingvoj :
Kial ĝirafo neniam enuas ?
Ĉar ĝi havas kolegon.
Filu (Montri la profilon) 2008-septembro-10 23:20:04
Li do foje eniris trinkejon, sidis kaj petis por biero kaj 'senderajer' ('cindrujo', 'cendrier' en la franca, sed nenio simila en la angla). La kelnerino ripetigis lin kelkfoje, sed tamen neniam sukcesis kompreni, pri kio temis tiu 'sanderajer', kaj en la fino diris, ke la trinkejo tion ne havis.
"Ben vous en ach'trez" ("Pa! Vi aĉetu kelkajn!"), senkuraĝigite diris li en la franca.
Tuj la kelnerino alportis al li cendrujon.
('vi aĉetos'/'vous achèterez') en ĉiutaga franca oni ofte prononcas 'aŝtre', samkiel la angla 'ashtray', 'cindrujo'.
Hispanio (Montri la profilon) 2008-septembro-10 23:54:50
- Ĉu vi naĝas neniom?
- Mi ne alportis veston.
Hispane:
- ¿No nada nada?
- No traje traje.
Hispanio (Montri la profilon) 2008-septembro-16 13:27:30
"Kiel nomiĝas membro kiu estas tre malgranda?"
"Membreto"
Sed la vorto kiu mi devis uzi ne estis membreto, sed cidonio.
Jen la traduko:
"¿Cómo se llama un miembro que es muy pequeño?"
"Membrillo"
Noël LECOMTE (Montri la profilon) 2008-septembro-16 13:49:24
rubulo:En la franca, voki kaj nomi estas sama verbo.
"Mi vokos vin morgaŭ.
- Se vi volas sed mia nomo estas Rubulo"
"Je t'appelle demain.
- Si tu veu x mais mon nom c'est Rubulo"
(x estas gluita al la antaŭa vorto sed se mi ne lasas spacon tio iĝas ŭ)
Kaj ŝerco en esperanto netradukebla al aliaj lingvoj :
Kial ĝirafo neniam enuas ?
Ĉar ĝi havas kolegon.
- Kie loĝas la plej feliĉa el la kamparanoj?
- Apud marĉo ĝoje kvakas kampa rano.
Rudolf F. (Montri la profilon) 2008-oktobro-20 19:48:07
Tago en decembro, kun multa neĝo. La stratoj estas terure glataj, kaj daŭre la homoj glitas kaj falas.
Najbaro renkontas alian, kiu havis fermitan okulon pro ŝvelaĵo kaj bandaĝitan nazon. Kompateme li demandas la leziton:
"Ho, ĉu la vintro?"
"Ne, da vin' tro!"