Więcej

Ŝercoj per via lingvo

od Hispanio, 13 sierpnia 2008

Wpisy: 11

Język: Esperanto

Hispanio (Pokaż profil) 13 sierpnia 2008, 16:25:54

Ĉu vi konas iu ŝerco kiu trovas amuza per via lingvo, sed ne per la Esperanta, eble pro la traduko aŭ aliaj aferoj?

Ekzemple, mi estas hispana, kaj mi provis traduki hispanan ŝercon.

Esperante ĝi estas: "Kiel oni povas perdi fibolon?". Ne amuza.

Sed se mi tradukas litere, ĝi estas: "Kiel oni povas perdi neperdeblon?" aŭ ion tian.

Hispane: "¿Cómo se puede perder un imperdible?" okulumo.gif

davidwelsh (Pokaż profil) 16 sierpnia 2008, 22:38:56

Jes, mi trovis kiam mi transloĝiĝis al Norvegujo, ke la granda plejparto de la ŝercoj kiujn mi konas ne funkciis ĉar la humuro venas el dusignifa vorto aŭ lokucio.

Ekzemple:

Blankurso iras en trinkejon kaj diras al la servisto: Mi volas pindon da biero...

...

...

...

...

... kaj paketon da ŝipsoj.

La servisto diras "Kial la grandan paŭzon?"

(En la angla, la vortoj "paŭzo" kaj "bestpiedoj" estas samsonaj - pause/paws)

R2D2! (Pokaż profil) 17 sierpnia 2008, 19:59:15

El la hıspana:


Jen du fıŝoȷ en maro; kaȷ unu el ılı demandas al la alıa:
—Kıon faras vıa patro?
—Naĝas



Ĝı estas amuza, ĉar vortoȷ “(ĝı) naĝas” kaȷ “nenıu” estas sama hıspana vorto “nada

Hıspane:


Están dos peces en el mar; y uno le pregunta al otro:
—¿Qué hace tu papá?
—Nada



rideto.gif

dobri (Pokaż profil) 10 września 2008, 15:04:45

En iu ĉeĥa komedio aperas jena frazo:"První kolo a hned Premier".
Ĉar la ĉeĥan vorton "kolo" eblas traduki diversmaniere, tial unu homo komprenis la frazon jene:"(Li ricevis) unuan biciklon kaj tuj (la faman markon) PREMIER".
Sed la dua homo komprenis la saman frazon jene:"(Post) la unua raŭndo de balotado tuj (oni elektis lin) ĉefministro.
Vi vidas, kiel fakte ne eblas traduki vortludojn.

rubulo (Pokaż profil) 10 września 2008, 21:39:37

En la franca, voki kaj nomi estas sama verbo.

"Mi vokos vin morgaŭ.
- Se vi volas sed mia nomo estas Rubulo"

"Je t'appelle demain.
- Si tu veu x mais mon nom c'est Rubulo"

(x estas gluita al la antaŭa vorto sed se mi ne lasas spacon tio iĝas ŭ)

Kaj ŝerco en esperanto netradukebla al aliaj lingvoj :

Kial ĝirafo neniam enuas ?

Ĉar ĝi havas kolegon.

Filu (Pokaż profil) 10 września 2008, 23:20:04

Francparolanta amiko mia estis laboranta en angla provinco en Kanado, sed nur malmulte scipovis la anglan. Almenaŭ li sciis, ke en multaj kazoj vortoj estas tre simile skribataj en ambaŭ lingvoj, eĉ se la prononco iom pli malsimilas... sed tio ne tro gravis, ĉar la plej multaj en Kanado pli malpli scias kiel sonas la anglan kaj povas simieske kopii ties muziko.

Li do foje eniris trinkejon, sidis kaj petis por biero kaj 'senderajer' ('cindrujo', 'cendrier' en la franca, sed nenio simila en la angla). La kelnerino ripetigis lin kelkfoje, sed tamen neniam sukcesis kompreni, pri kio temis tiu 'sanderajer', kaj en la fino diris, ke la trinkejo tion ne havis.

"Ben vous en ach'trez" ("Pa! Vi aĉetu kelkajn!"), senkuraĝigite diris li en la franca.

Tuj la kelnerino alportis al li cendrujon.

('vi aĉetos'/'vous achèterez') en ĉiutaga franca oni ofte prononcas 'aŝtre', samkiel la angla 'ashtray', 'cindrujo'.

Hispanio (Pokaż profil) 10 września 2008, 23:54:50

Bone, mi havas alian ŝercon. Ĝi estas tipa de Hispanujo.

- Ĉu vi naĝas neniom?
- Mi ne alportis veston.

Hispane:
- ¿No nada nada?
- No traje traje.

rido.gif

Hispanio (Pokaż profil) 16 września 2008, 13:27:30

Mi havas alian:
"Kiel nomiĝas membro kiu estas tre malgranda?"

"Membreto"

Sed la vorto kiu mi devis uzi ne estis membreto, sed cidonio.

Jen la traduko:
"¿Cómo se llama un miembro que es muy pequeño?"

"Membrillo" rido.gif

Noël LECOMTE (Pokaż profil) 16 września 2008, 13:49:24

rubulo:En la franca, voki kaj nomi estas sama verbo.

"Mi vokos vin morgaŭ.
- Se vi volas sed mia nomo estas Rubulo"

"Je t'appelle demain.
- Si tu veu x mais mon nom c'est Rubulo"

(x estas gluita al la antaŭa vorto sed se mi ne lasas spacon tio iĝas ŭ)

Kaj ŝerco en esperanto netradukebla al aliaj lingvoj :

Kial ĝirafo neniam enuas ?

Ĉar ĝi havas kolegon.
sal.gif
- Kie loĝas la plej feliĉa el la kamparanoj?
- Apud marĉo ĝoje kvakas kampa rano.

Rudolf F. (Pokaż profil) 20 października 2008, 19:48:07

Plia ŝerco en Esperanto, netradukebla al aliaj lingvoj:

Tago en decembro, kun multa neĝo. La stratoj estas terure glataj, kaj daŭre la homoj glitas kaj falas.

Najbaro renkontas alian, kiu havis fermitan okulon pro ŝvelaĵo kaj bandaĝitan nazon. Kompateme li demandas la leziton:
"Ho, ĉu la vintro?"

"Ne, da vin' tro!"

Wróć do góry