Missatges: 19
Llengua: English
SlavikDze (Mostra el perfil) 16 d’abril de 2026 18.41.30
Jen citaĵo el ReVo:
Nemalhavebla — treege bezonata, nepra, nemankigebla.
Ekzemploj:.
mi min demandas, kiel la polico povis funkcii, antaŭ ol dungi virinojn, vi estas nemalhavebla;
ili estas nemalhaveblaj por la bona funkciado de la socio;
li estas poeto de momentaj natureventoj, […] esprimataj en lingvo afekcie resuma, kie ĉiu vorto estas nemalhavebla ero de la mozaika tuto;
kapvestita per sia nemalhavebla konusa ĉapelo, kamparanino […] marŝas kun vekto lokita sur ŝiaj ŝultroj;
la „sanga parenceco“ […] estas nemalhavebla trajto de la balkanaj kaj alilokaj naciistoj-rasistoj.
amigueo (Mostra el perfil) 19 d’abril de 2026 16.55.35
amigueo:1Altebrilas:Lingvo ne estas matematiko. La reguloj estas iom flekseblaj, kaj se unu esprimo ne estas sufiĉe klara, oni simple aldonu vortojn por precizigi ĝian signifon.Ecx "nepra = nemalhavebla" ne sukcesas fugxi la demandon:
Oni eĉ povas uzi alian vorton. En tiu-ĉi kazo, "nepra" estus pli simpla.
Tio nepras al ili --> Ili ¿XX? tion.
SlavikDze parte respondis implice:
Ili nemalhaveblas al tio => tio nemankeblas al ili = tio ne povas malhavi ilin
Kaj
Ili nepras al tio => ¿?
2
Prioritato inter afiksoj:
{nemalhav}ebla = ne{malhavebla} =
{nemal}{havebla}??
3
nemalhavebla = nesenebla = havenda?
Metsis (Mostra el perfil) 19 de maig de 2026 14.58.01
kekkus:I saw this word in the grammar guide and was quite confused because it seemed counter intuitive to how I thought about the prefix 'mal'.There are three negation prefixes in Esperanto: mal-, ne- and sen-. They have slightly different uses.
Mal-
As others have said, the prefix mal- denotes opposite. This implies that you can use with words that have "an opposite". Such are words describing property, manner, action, location or direction. For instance
- bona ↔ malbona
- graso → grasa ↔ malgrasa
- lumo ↔ mallumo
- pli ↔ malpli
- ami ↔ malami
- antaŭ ↔ malantaŭ
Ne-
The negation word denies something, so the prefix denotes non-existence of something. Usually such words are adjectives.
- ĝentila ↔ neĝentila
- fermita ↔ nefermita
The prefix sen- denotes lack of something. These words are usually formed from nouns.
- sen fino → senfina
- sen pensoj → senpense
There are cases when several will do, but have different meaning or nuance. When it comes to verb stems mal- expresses opposite action while ne- lack of action. Thus from the verb havi we have
- nehavebla : something that happens to be unavailable right now
- malhavebla : something that is missing, i.e. it should be available but it is not
Altebrilas (Mostra el perfil) 20 de maig de 2026 11.55.59
Ĉu tiu, kiu iam vidis fotonegativon, ne emas pensi, ke malruĝa, malblua, malflava, malblanka estas sinonimoj de verda, oranĝa, viola, nigra?
Ĉu "malgriza" ne kompreneblas kiel "bunta" (Laŭ modelo de malneŭtrala)?
Pri mal-, ne-, sen-:
Estas pli klare, kiam oni uzas la saman vorton por kompari:
Malfina: komenca
Nefina: situanta ie antaŭ la fino.
Senfina: kies fino estas nedifinebla.
Pri malhavi:
Ĉu ĝi ne povas esti sinonimo de ŝuldi?
Mi havas dek eurojn sed *malhavas (ŝuldas) ses. Do entute mi havas kvar.
Metsis (Mostra el perfil) 20 de maig de 2026 13.18.29
Altebrilas:Ne laŭ PIV.
Pri malhavi:
Ĉu ĝi ne povas esti sinonimo de ŝuldi?
Altebrilas (Mostra el perfil) 21 de maig de 2026 12.08.07
amigueo (Mostra el perfil) 21 de maig de 2026 12.33.47
Altebrilas:Mi sentas ke havi1 kaj havi2 ne estas la sama.
Pri malhavi:
Ĉu ĝi ne povas esti sinonimo de ŝuldi?
Mi havas1 dek eurojn sed *malhavas (ŝuldas) ses. Do entute mi havas2 kvar.
Malhavi2??
Altebrilas (Mostra el perfil) 21 de maig de 2026 17.34.34
Mi havas dek eurojn sed ŝuldas ses. Do entute mi havas kvar.
Fojfoje, oni uzas la saman vorton por tio, kion oni havas en la menso kaj tio, kion oni konstatas. Tial ŝajne kontraŭdiraj frazoj.
Hodiaŭ, Petro ne estas Petro.
Laŭ ekzemplo :
Mi (ŝajne )havas dek eurojn sed ŝuldas ses. Do entute mi (reale) havas kvar.
amigueo (Mostra el perfil) 21 de maig de 2026 21.50.46
Kaj tiu fenomeno aplikeblas al cxiuj kazoj kie "mal" rolas idiome.