Naar de inhoud

Correct interpretation of 'nemalhavebla'

door kekkus, 25 maart 2026

Berichten: 19

Taal: English

SlavikDze (Profiel tonen) 16 april 2026 18:41:30

Jes, anglalingva analogo de ĉi-vorto estas "indispensable".
Jen citaĵo el ReVo:
Nemalhavebla — treege bezonata, nepra, nemankigebla.
Ekzemploj:.
mi min demandas, kiel la polico povis funkcii, antaŭ ol dungi virinojn, vi estas nemalhavebla;
ili estas nemalhaveblaj por la bona funkciado de la socio;
li estas poeto de momentaj natureventoj, […] esprimataj en lingvo afekcie resuma, kie ĉiu vorto estas nemalhavebla ero de la mozaika tuto;
kapvestita per sia nemalhavebla konusa ĉapelo, kamparanino […] marŝas kun vekto lokita sur ŝiaj ŝultroj;
la „sanga parenceco“ […] estas nemalhavebla trajto de la balkanaj kaj alilokaj naciistoj-rasistoj.

amigueo (Profiel tonen) 19 april 2026 16:55:35

amigueo:
Altebrilas:Lingvo ne estas matematiko. La reguloj estas iom flekseblaj, kaj se unu esprimo ne estas sufiĉe klara, oni simple aldonu vortojn por precizigi ĝian signifon.

Oni eĉ povas uzi alian vorton. En tiu-ĉi kazo, "nepra" estus pli simpla.
Ecx "nepra = nemalhavebla" ne sukcesas fugxi la demandon:
Tio nepras al ili --> Ili ¿XX? tion.
1
SlavikDze parte respondis implice:

Ili nemalhaveblas al tio => tio nemankeblas al ili = tio ne povas malhavi ilin

Kaj

Ili nepras al tio => ¿?

2
Prioritato inter afiksoj:
{nemalhav}ebla = ne{malhavebla} =
{nemal}{havebla}??

3
nemalhavebla = nesenebla = havenda?

Metsis (Profiel tonen) 19 mei 2026 14:58:01

kekkus:I saw this word in the grammar guide and was quite confused because it seemed counter intuitive to how I thought about the prefix 'mal'.
There are three negation prefixes in Esperanto: mal-, ne- and sen-. They have slightly different uses.

Mal-

As others have said, the prefix mal- denotes opposite. This implies that you can use with words that have "an opposite". Such are words describing property, manner, action, location or direction. For instance
  • bona ↔ malbona
  • graso → grasa ↔ malgrasa
  • lumo ↔ mallumo
  • pli ↔ malpli
  • ami ↔ malami
  • antaŭ ↔ malantaŭ
Note, that colours are not such words, i.e. malverda is senseless.

Ne-

The negation word denies something, so the prefix denotes non-existence of something. Usually such words are adjectives.
  • ĝentila ↔ neĝentila
  • fermita ↔ nefermita
Sen-

The prefix sen- denotes lack of something. These words are usually formed from nouns.
  • sen fino → senfina
  • sen pensoj → senpense
***

There are cases when several will do, but have different meaning or nuance. When it comes to verb stems mal- expresses opposite action while ne- lack of action. Thus from the verb havi we have
  • nehavebla : something that happens to be unavailable right now
  • malhavebla : something that is missing, i.e. it should be available but it is not

Altebrilas (Profiel tonen) 20 mei 2026 11:55:59

Pri koloroj.

Ĉu tiu, kiu iam vidis fotonegativon, ne emas pensi, ke malruĝa, malblua, malflava, malblanka estas sinonimoj de verda, oranĝa, viola, nigra?

Ĉu "malgriza" ne kompreneblas kiel "bunta" (Laŭ modelo de malneŭtrala)?

Pri mal-, ne-, sen-:

Estas pli klare, kiam oni uzas la saman vorton por kompari:
Malfina: komenca
Nefina: situanta ie antaŭ la fino.
Senfina: kies fino estas nedifinebla.

Pri malhavi:

Ĉu ĝi ne povas esti sinonimo de ŝuldi?

Mi havas dek eurojn sed *malhavas (ŝuldas) ses. Do entute mi havas kvar.

Metsis (Profiel tonen) 20 mei 2026 13:18:29

Altebrilas:
Pri malhavi:

Ĉu ĝi ne povas esti sinonimo de ŝuldi?
Ne laŭ PIV.

Altebrilas (Profiel tonen) 21 mei 2026 12:08:07

Vi pravas. Kutima uzado pli gravas ol logiko. Mi aldonis steleton, por indiki, ke tiu uzo estas evitinda.

amigueo (Profiel tonen) 21 mei 2026 12:33:47

Altebrilas:

Pri malhavi:

Ĉu ĝi ne povas esti sinonimo de ŝuldi?

Mi havas1 dek eurojn sed *malhavas (ŝuldas) ses. Do entute mi havas2 kvar.
Mi sentas ke havi1 kaj havi2 ne estas la sama.
Malhavi2??

Altebrilas (Profiel tonen) 21 mei 2026 17:34:34

Estus havi negativan bilancon, sed ĉar ĝi evitindas, mi do rezignas uzi ĝin.

Mi havas dek eurojn sed ŝuldas ses. Do entute mi havas kvar.

Fojfoje, oni uzas la saman vorton por tio, kion oni havas en la menso kaj tio, kion oni konstatas. Tial ŝajne kontraŭdiraj frazoj.

Hodiaŭ, Petro ne estas Petro.

Laŭ ekzemplo :

Mi (ŝajne )havas dek eurojn sed ŝuldas ses. Do entute mi (reale) havas kvar.

amigueo (Profiel tonen) 21 mei 2026 21:50:46

Malhavi ion, se gxi signifas "ne havi ion necesan", ebligas "malmalhavi ion": "havi ion malnecesan"

Kaj tiu fenomeno aplikeblas al cxiuj kazoj kie "mal" rolas idiome.

Terug naar boven