إلى المحتويات

Specifa vorto en Esperanto

من jchthys, 3 فبراير، 2009

المشاركات: 13

لغة: Esperanto

jchthys (عرض الملف الشخصي) 3 فبراير، 2009 7:15:55 م

Mi pensas, ke ĉi tiu frazo sencas*: "Mi ja devis ŝanĝi la retligilon, kiun mi uzis; mi decidas uzi Safari, sed eĉ tiu havis problemojn."

Ĉu estas tamen vorto por decidas uzi simila al la angla switch to (ŝanĝiĝas al?)? Mi scias, ke oni ne devas traduki vorte, sed devas ekzisti metodo diri ĉi tiun penson en Esperanto.

* Mi ne scias, kio la ĝusta vorto ĉi tie estas ankaŭ.

horsto (عرض الملف الشخصي) 3 فبراير، 2009 9:30:13 م

jchthys:Mi pensas, ke ĉi tiu frazo sencas*: "Mi ja devis ŝanĝi la retligilon, kiun mi uzis; mi decidas uzi Safari, sed eĉ tiu havis problemojn."
Ĉu vi volis skribi:
Mi ja devis ŝanĝi la retumilon, kiun mi uzis; mi decidas uzi Safari, sed eĉ tiu havis problemojn.
Anstataŭ "mi decidas uzi" vi ja ankaŭ povus simple skribi "tiam mi uzis" aŭ "tiam mi provis" . Mi ne pensas ke rekte traduki "switch to" estus bona ideo.

jchthys (عرض الملف الشخصي) 3 فبراير، 2009 10:15:09 م

Sed devas metodo por diri penson similan al tio. Ĉu iu, kiu parolas alian lingvon, povas helpi? Kiel oni diras tion ĉi en alia lingvo?

rosto (عرض الملف الشخصي) 4 فبراير، 2009 6:05:19 ص

Se ekzistus certa metodo por traduki ĉion, jam nuntempe komputilaj programoj tradukus ĉion. Sed ja, homo devas ofte pensi mem.

Esprimo "switch to" ĉi-kuntekste ne estas rekte tradukebla al Esperanto, ĉar tio estas verdire metaforo. Dekomence "switch to" signifas ian ŝanĝon en funkciado de ia maŝino. Relate al ago aŭ mensa stato de homo tio estas metaforo.

jchthys (عرض الملف الشخصي) 4 فبراير، 2009 6:22:52 م

Do, ruse ne estas metodo por diri "switch to" krom ĉirkaŭe?

rosto (عرض الملف الشخصي) 5 فبراير، 2009 5:19:10 ص

Ruse ni diras "пере-ключ-ить", kie "ключ" estas angla "key". Se traduki laŭvorte de rusa al angla, ni diras "key on" por "switch on", "key off" por "switch off", kaj "rekey to" por "switch to".

Miavole, mi dirus esperante "sviĉi al, de-sviĉi, en-sviĉi". Tia angla vorto estas tre oportuna. Tamen bedaŭrinde oni ne uzas ĝin esperante.

Rogir (عرض الملف الشخصي) 5 فبراير، 2009 1:01:39 م

Laŭ mi ekuzi estas bona vorto por la plejmultaj uzoj kiujn celiĝas, kaj alie ŝanĝiĝi al ankaŭ estas bona.

rosto (عرض الملف الشخصي) 5 فبراير، 2009 1:59:32 م

Jes, se temas pri elekto de komputila programo, "ekuzi", "ŝanĝiĝi", "decidi uzi", tio estas bone, mi konsentas.

Sed jen, vespere, vi eniras hejmen.
1. Lumo. Vi lumiĝas ĉambron.
2. Akvo por lavi vizaĝon. Vi ekfluigas akvon.
3. Vi ekvarmigas aŭ ekfajrigas fornon por kuiri ion.
4. Vi volas trinki teon. Vi ekfunkciigas elektran akvabolilon.
k.t.p.

Ĉiafoje vi devas ekpensi novan vorton. Dum angle aŭ ruse ve sumple "switch on" (aŭ "включаете") ĉion.

Imperiestro Mongo (عرض الملف الشخصي) 6 فبراير، 2009 1:06:30 ص

rosto:Jes, se temas pri elekto de komputila programo, "ekuzi", "ŝanĝiĝi", "decidi uzi", tio estas bone, mi konsentas.

Sed jen, vespere, vi eniras hejmen.
1. Lumo. Vi lumiĝas ĉambron.
2. Akvo por lavi vizaĝon. Vi ekfluigas akvon.
3. Vi ekvarmigas aŭ ekfajrigas fornon por kuiri ion.
4. Vi volas trinki teon. Vi ekfunkciigas elektran akvabolilon.
k.t.p.

Ĉiafoje vi devas ekpensi novan vorton. Dum angle aŭ ruse ve sumple "switch on" (aŭ "включаете") ĉion.
Saluton:

Ni ankaŭ povas ŝalti lampon aŭ radiofonon.
[LISTO][/list][LISTO]
Ŝalti: Fermi per speciala aparato elektran cirkviton, tiel ke la kurento komencas traflui.[/list]PIV

Ĝis!

jchthys (عرض الملف الشخصي) 6 فبراير، 2009 1:11:55 ص

Per la angla vorto switch to, mi intencas "ĉesi uzi ion kaj ekuzi alian". Do mi pensas, ke ekuzi estas la plej bona vorto. Dankon, Rogir, por cia sugesto.

عودة للاعلى