Към съдържанието

Pri la sorto de ĥ-vortoj

от KoLonJaNo, 22 март 2009

Съобщения: 27

Език: Esperanto

riveranino (Покажи профила) 23 юни 2009, 20:39:25

Certe ĥ-vortoj restu. Ne ĉiam estas facile anstataŭigi ilin. Ĝenerale ĝuste ĥ-formoj estas pli similaj al tiuj de iu pruntodona lingvo (mi pensas ke "amfibraĥo", "draĥmo", "ĥano", "kazaĥo" originale sonas pli-malpli tiel sed ne kun "k"). Do, laŭ mi, ili estas pli internaciaj kaj kompreneblaj (ekzemple, la vorton "ĥoro" mi tuj komprenas sed signifon de "koruso" mi devus serĉi en vortaro).
Patrik skribis:
> La litero "ĥ" ne ekzistas en multaj aziaj lingvoj...
Eklernante fremdan lingvon oni ĉiam trovas novajn ekzercendajn sonojn. Tio estas neevitebla sed ankaŭ ne granda problemo kaj certe ne kialo por reformado de la lingvo, kiel patrik mem skribis.
Kaj multaj lingvoj havas iujn malofte uzatajn literojn sed neniu intencas forigi ilin.
Amike, riveranino.

Cimerman (Покажи профила) 24 юни 2009, 13:35:35

Trarigardante rezultojn pri ĥ-vortoj mi vidas, ke preskaŭ ĉiuj komprenas bezonon de la litero ĥ. Tio ĝojigas min, ĉar mi estas ĉeĥo kaj ne emas esti ĉeko aŭ ĉeho.
Vivu la ĥ!

jchthys (Покажи профила) 24 юни 2009, 15:35:24

Mi opinias, ke se oni uzas ĥ, oni devus uzi ĝin ĉiam konsekvence: arĥivo, ĥemio, teĥnologio, monarĥo ktp.

szaby_1991 (Покажи профила) 25 юни 2009, 20:47:49

"Do, laŭ mi, ili estas pli internaciaj kaj kompreneblaj (ekzemple, la vorton "ĥoro" mi tuj komprenas sed signifon de "koruso" mi devus serĉi en vortaro)."

Eble la formo ĥoro por vi estas pli komprenebla, sed por mi ne. ridulo.gif En la hungara lingvo ĥoro(=koruso) = kórus. Do ni povus "diskutETi" kiu formo estas pli internacia. ridulo.gif

darkweasel (Покажи профила) 27 юни 2009, 12:24:17

Mi tuj komprenis nek "ĥoro" nek "koruso". La germana vorto estas "Chor" kaj elparoliĝas, depende de la dialekto, "ĥor" aŭ "kor", sed en la sudaj dialektoj (kiujn mi parolas) ĉiam "kor". La skribo simple estas tro malsama por tuja kompreno, do mi nek komprenis ĝin pro la angla vorto "chorus".

horsto (Покажи профила) 27 юни 2009, 16:32:17

darkweasel:Mi tuj komprenis nek "ĥoro" nek "koruso". La germana vorto estas "Chor" kaj elparoliĝas, depende de la dialekto, "ĥor" aŭ "kor", sed en la sudaj dialektoj (kiujn mi parolas) ĉiam "kor". La skribo simple estas tro malsama por tuja kompreno, do mi nek komprenis ĝin pro la angla vorto "chorus".
Vi forgesis mencii ke vi ne tuj komprenus la vorton "ĥoro" kiam vi nur aŭdus ĝin.
Ĉiu germano kompreneble tuj komprenas la vorton kiam li legas ĝin, ĉar la germana "ch" ja estas la Esperanta "ĥ".
Parenteze, kie oni prononcas "Chor" kiel "ĥor", mi neniam aŭdis tion en Germanujo, ĉu eble en Aŭstrujo?

yugary (Покажи профила) 12 юли 2009, 10:44:31

Oni jam anstataŭigis tro multe da ĥ-ojn per la litero k. Mi preferas "meĥaniko, teĥniko, arĥitekturo," kaj tiel plu. My eĉ preferus "psiĥologo, psiĥiatro," ktp, sed bedaŭrinde tiuj formoj ne troviĝas inter la oficialaj radikoj.

Обратно нагоре