目次へ

Pri la sorto de ĥ-vortoj

KoLonJaNo,2009年3月22日の

メッセージ: 26

言語: Esperanto

Cimerman (プロフィールを表示) 2009年6月24日 13:35:35

Trarigardante rezultojn pri ĥ-vortoj mi vidas, ke preskaŭ ĉiuj komprenas bezonon de la litero ĥ. Tio ĝojigas min, ĉar mi estas ĉeĥo kaj ne emas esti ĉeko aŭ ĉeho.
Vivu la ĥ!

jchthys (プロフィールを表示) 2009年6月24日 15:35:24

Mi opinias, ke se oni uzas ĥ, oni devus uzi ĝin ĉiam konsekvence: arĥivo, ĥemio, teĥnologio, monarĥo ktp.

szaby_1991 (プロフィールを表示) 2009年6月25日 20:47:49

"Do, laŭ mi, ili estas pli internaciaj kaj kompreneblaj (ekzemple, la vorton "ĥoro" mi tuj komprenas sed signifon de "koruso" mi devus serĉi en vortaro)."

Eble la formo ĥoro por vi estas pli komprenebla, sed por mi ne. ridulo.gif En la hungara lingvo ĥoro(=koruso) = kórus. Do ni povus "diskutETi" kiu formo estas pli internacia. ridulo.gif

darkweasel (プロフィールを表示) 2009年6月27日 12:24:17

Mi tuj komprenis nek "ĥoro" nek "koruso". La germana vorto estas "Chor" kaj elparoliĝas, depende de la dialekto, "ĥor" aŭ "kor", sed en la sudaj dialektoj (kiujn mi parolas) ĉiam "kor". La skribo simple estas tro malsama por tuja kompreno, do mi nek komprenis ĝin pro la angla vorto "chorus".

horsto (プロフィールを表示) 2009年6月27日 16:32:17

darkweasel:Mi tuj komprenis nek "ĥoro" nek "koruso". La germana vorto estas "Chor" kaj elparoliĝas, depende de la dialekto, "ĥor" aŭ "kor", sed en la sudaj dialektoj (kiujn mi parolas) ĉiam "kor". La skribo simple estas tro malsama por tuja kompreno, do mi nek komprenis ĝin pro la angla vorto "chorus".
Vi forgesis mencii ke vi ne tuj komprenus la vorton "ĥoro" kiam vi nur aŭdus ĝin.
Ĉiu germano kompreneble tuj komprenas la vorton kiam li legas ĝin, ĉar la germana "ch" ja estas la Esperanta "ĥ".
Parenteze, kie oni prononcas "Chor" kiel "ĥor", mi neniam aŭdis tion en Germanujo, ĉu eble en Aŭstrujo?

yugary (プロフィールを表示) 2009年7月12日 10:44:31

Oni jam anstataŭigis tro multe da ĥ-ojn per la litero k. Mi preferas "meĥaniko, teĥniko, arĥitekturo," kaj tiel plu. My eĉ preferus "psiĥologo, psiĥiatro," ktp, sed bedaŭrinde tiuj formoj ne troviĝas inter la oficialaj radikoj.

先頭にもどる