글: 27
언어: Esperanto
riveranino (프로필 보기) 2009년 6월 23일 오후 8:39:25
Patrik skribis:
> La litero "ĥ" ne ekzistas en multaj aziaj lingvoj...
Eklernante fremdan lingvon oni ĉiam trovas novajn ekzercendajn sonojn. Tio estas neevitebla sed ankaŭ ne granda problemo kaj certe ne kialo por reformado de la lingvo, kiel patrik mem skribis.
Kaj multaj lingvoj havas iujn malofte uzatajn literojn sed neniu intencas forigi ilin.
Amike, riveranino.
Cimerman (프로필 보기) 2009년 6월 24일 오후 1:35:35
Vivu la ĥ!
jchthys (프로필 보기) 2009년 6월 24일 오후 3:35:24
szaby_1991 (프로필 보기) 2009년 6월 25일 오후 8:47:49
Eble la formo ĥoro por vi estas pli komprenebla, sed por mi ne. En la hungara lingvo ĥoro(=koruso) = kórus. Do ni povus "diskutETi" kiu formo estas pli internacia.
darkweasel (프로필 보기) 2009년 6월 27일 오후 12:24:17
horsto (프로필 보기) 2009년 6월 27일 오후 4:32:17
darkweasel:Mi tuj komprenis nek "ĥoro" nek "koruso". La germana vorto estas "Chor" kaj elparoliĝas, depende de la dialekto, "ĥor" aŭ "kor", sed en la sudaj dialektoj (kiujn mi parolas) ĉiam "kor". La skribo simple estas tro malsama por tuja kompreno, do mi nek komprenis ĝin pro la angla vorto "chorus".Vi forgesis mencii ke vi ne tuj komprenus la vorton "ĥoro" kiam vi nur aŭdus ĝin.
Ĉiu germano kompreneble tuj komprenas la vorton kiam li legas ĝin, ĉar la germana "ch" ja estas la Esperanta "ĥ".
Parenteze, kie oni prononcas "Chor" kiel "ĥor", mi neniam aŭdis tion en Germanujo, ĉu eble en Aŭstrujo?
yugary (프로필 보기) 2009년 7월 12일 오전 10:44:31