kufunguwa
Max. 500 messages.
Anekdotoj
ya MikhailMarkeyev, 1 Julai 2009
Ujumbe: 835
Lugha: Esperanto
StefKo (Wasifu wa mtumiaji) 24 Aprili 2019 6:37:33 alasiri
Grafo vekiĝas matene, eliras al korton kaj sur freŝa neĝo vidas skribaĵon: GRAFO ESTAS IDIOTO. Li vokas serviston Johanon:
– Johano, kio faris tion?!
– Momenton, mi esploros tion, sinjoro.
Post horo Johano revenas kaj diras:
– Mi certiĝis. La urino estas de la ĝardenisto, la mano estas de la grafino.
StefKo (Wasifu wa mtumiaji) 25 Aprili 2019 7:03:50 asubuhi
Svislando. En bankejon eniras unu kliento. Li diras al bankisto per mallaŭtigita voĉo:
– En tiu valizo estas unu miliono eŭroj...
La bankisto ridete diras:
– Sinjoro, parolu normale, malriĉeco estas nenia honto!
StefKo (Wasifu wa mtumiaji) 26 Aprili 2019 6:30:12 asubuhi
Montriĝis ke judaj sacerdotoj falsis dekalogon! Arkeologistoj retrovis la Mosean tabulon kaj tie estis gramatikaj ordonoj: “Ne kun verboj oni skribu aparte, ekzemple NE MORTIGU, NE ŜTELU, NE ADULTU, ktp.”
sergejm (Wasifu wa mtumiaji) 27 Aprili 2019 10:01:27 asubuhi
La inkviziciisto eraris je 50% ke la nekomanciisto estis morta: tiu estis duonmorta.
StefKo (Wasifu wa mtumiaji) 28 Aprili 2019 8:03:14 asubuhi
Joĉjo demandas sian avinjon:
– Avinjo, ĉu vi estis vakcinita kontraŭ infektaj malsanoj?
– Jes. Kial vi demandas min pri tio?
– Ĉar kiomfoje vi venas al ni la patro diras: “Refoje io gvidas tiun ĥoleron al ni!”
-----------------------------
ĥolero - en la Pola ofenda nomo de malplaĉa, megera homo, ofte kun vorto "pecego" - "pecego da ĥolero"
sergejm (Wasifu wa mtumiaji) 28 Aprili 2019 10:37:03 asubuhi
sergejm (Wasifu wa mtumiaji) 28 Aprili 2019 12:20:43 alasiri
Nepino revenas post unua tago de lernado 1an de septembro hejmen al geavoj kaj fanfaronas:
– Mi lernis skribi! – kaj montras la kajeron al geavoj.
La geavoj vidas nelegeblan skibaĉon.
– Ni estas sen okulvitrojn, legu al ni kion ci skribis!
– Sed legi mi ankoraŭ ne lernis!
StefKo (Wasifu wa mtumiaji) 28 Aprili 2019 8:00:23 alasiri
sergejm:Ruse vorto "ĥolero" povas esti uzata same. Sed ĉar ĝi estas de ina genro, ĝi estas uzata por inoj.Pole ankaŭ, sed "la pecego" estas vira genro.
sergejm (Wasifu wa mtumiaji) 28 Aprili 2019 8:54:56 alasiri
StefKo (Wasifu wa mtumiaji) 28 Aprili 2019 9:49:18 alasiri
sergejm:Ruse "pecego" povas esti tradukata malsame - "кусище", "кусман" ktp. mencitaj estas de virgenro, sed ili ne estas uzataj kun "ĥolero"Kaj "кусище" ne estas "glutaĵo", "manĝaĵpeco", "manĝero"?