본문으로

Nekutimaj Kunmetitaj Verbformoj

글쓴이: arkadio, 2009년 8월 29일

글: 15

언어: Esperanto

horsto (프로필 보기) 2009년 8월 29일 오후 5:21:18

arkadio:
Mi uzis "fare de" ĉar "La kato estis persekutata de la hundo" estas ambigua. La frazo eble signifas ke iu forpersekutas la katon for de la hundo, aŭ, ke la hundo persekutas la katon.
La frazo ne estas ambigua. "de" post pasiva participo ĉiam montras la kaŭzanton. Se vi volas la alian signifon tiam vi devas skribi: La kato estis persekutata for de la hundo.

Rogir (프로필 보기) 2009년 8월 29일 오후 5:23:16

Mi simple dirus 'la katon persekutis la hundo'.

arkadio (프로필 보기) 2009년 8월 29일 오후 6:04:34

Rogir:Mi simple dirus 'la katon persekutis la hundo'.
Dankon Rogir. Via frazo estas pli klara ol mia. Mi estis nur scivola pri la uzado de la nekutimaj verbformj.

Frankouche (프로필 보기) 2009년 8월 29일 오후 8:59:12

Uzu simplajn frazojn por bona komprenaĵo, evitu pasivan voĉon (se eblas).

arkadio (프로필 보기) 2009년 8월 30일 오전 11:19:27

horsto:
arkadio:
Mi uzis "fare de" ĉar "La kato estis persekutata de la hundo" estas ambigua. La frazo eble signifas ke iu forpersekutas la katon for de la hundo, aŭ, ke la hundo persekutas la katon.
La frazo ne estas ambigua. "de" post pasiva participo ĉiam montras la kaŭzanton. Se vi volas la alian signifon tiam vi devas skribi: La kato estis persekutata for de la hundo.
Dankon pro la klarigado Horsto. Mi ne sciis tion.

다시 위로