Al la enhavo

"Kristnaska Viro" en via lingvo

de sigkalis, 2009-decembro-21

Mesaĝoj: 26

Lingvo: Esperanto

Jes (Montri la profilon) 2009-decembro-23 11:54:21

En Hispana lingvo oni diras:

Papá Noel (signifante: Pacjo Noel) en Hispanio.

Sed en Sudamerikaj hispanoparolantaj landoj oni ofte dirus: Santa Claus.

Interese: "Noel" signifas nenio en hispana! rido.gif estas "traduktaĉo" el la franca vorto "Noël."

Tamen... en Hispanio malofte venas Kristnaskan Viron, do tradicia donaĉtago okazas je la 5ª Januaro. Ni estas donaĉataj de tri magiistaj reĝoj, (similkiel Kristinfano estis adorita de tri magiistaj sciistoj laŭ Biblio) rido.gif

maramanto (Montri la profilon) 2009-decembro-25 21:26:56

En Turka lingvo Noel Baba (pacjo noel)

Frankouche (Montri la profilon) 2009-decembro-25 21:57:24

Père Noël
بابا نوال

jchthys (Montri la profilon) 2009-decembro-26 18:59:27

En la angla: "Santa Claus" aŭ simple "Santa".

Donniedillon (Montri la profilon) 2009-decembro-27 06:41:51

jchthys:En la angla: "Santa Claus" aŭ simple "Santa".
Lia pli malnova nomo en la angla estas "Father Christmas" (Paĉjo de Kristnasko?)

Leporino (Montri la profilon) 2009-decembro-27 17:26:01

En la sveda lingvo:

Jultomten

betoxx (Montri la profilon) 2009-decembro-29 03:28:07

en meksiko oni diras simple "santa" aŭ "santa claus" =)
sed kiel alia homo jam diris, hispane ankaŭ ekzistas "papa noel"

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-januaro-07 21:15:11

Ĉu vi scias ke la kristnaska viro havas virinon?
Ŝi estas la Befano (La Befana)....

Ŝi flugas per balailo, alvenas je la 5. Januaro, kaj ŝi alportas al infanoj malgrandajn donacojn en la ŝtrumpon kiun ili pendigas al kameno aŭ fenestro.

jagxi (Montri la profilon) 2010-januaro-20 09:32:55

En la japana
サンタクロース [santakuroos(u)]
Pli intime
サンタさん [santasan]

dobri (Montri la profilon) 2010-februaro-03 20:49:04

Kiel mi legis, ĉie krom Italio alportas donacojn iu maljunulo. En Ĉeĥio estas kontraŭe, al niaj infanoj (kaj al plenkreskuloj) portas la donacojn Jesu-infano (Jesueto), do ĝuste tiu malgranda infano naskiĝinta en Betlehemo. Sed mi tute ne scias, kial aperis en mia lando tiu kutimo.

Reen al la supro