Aller au contenu

"Kristnaska Viro" en via lingvo

de sigkalis, 21 décembre 2009

Messages : 31

Langue: Esperanto

Jes (Voir le profil) 23 décembre 2009 11:54:21

En Hispana lingvo oni diras:

Papá Noel (signifante: Pacjo Noel) en Hispanio.

Sed en Sudamerikaj hispanoparolantaj landoj oni ofte dirus: Santa Claus.

Interese: "Noel" signifas nenio en hispana! rido.gif estas "traduktaĉo" el la franca vorto "Noël."

Tamen... en Hispanio malofte venas Kristnaskan Viron, do tradicia donaĉtago okazas je la 5ª Januaro. Ni estas donaĉataj de tri magiistaj reĝoj, (similkiel Kristinfano estis adorita de tri magiistaj sciistoj laŭ Biblio) rido.gif

maramanto (Voir le profil) 25 décembre 2009 21:26:56

En Turka lingvo Noel Baba (pacjo noel)

Elisa Rosa Camillo (Voir le profil) 25 décembre 2009 21:54:51

EN LA PORTUGALA LINGVO NI DIRAS
" PAPAI NOEL " ...(mia lando estas Brasil).

Frankouche (Voir le profil) 25 décembre 2009 21:57:24

Père Noël
بابا نوال

jchthys (Voir le profil) 26 décembre 2009 18:59:27

En la angla: "Santa Claus" aŭ simple "Santa".

Donniedillon (Voir le profil) 27 décembre 2009 06:41:51

jchthys:En la angla: "Santa Claus" aŭ simple "Santa".
Lia pli malnova nomo en la angla estas "Father Christmas" (Paĉjo de Kristnasko?)

Leporino (Voir le profil) 27 décembre 2009 17:26:01

En la sveda lingvo:

Jultomten

betoxx (Voir le profil) 29 décembre 2009 03:28:07

en meksiko oni diras simple "santa" aŭ "santa claus" =)
sed kiel alia homo jam diris, hispane ankaŭ ekzistas "papa noel"

niko-tina (Voir le profil) 7 janvier 2010 18:53:09

En mia plej ŝatata lingvo, oni diras "Avo Frosto" kaj tio signifas "Avo Frosto".

lango.gif

Estas interese, ke neniu antaŭ mi diris la esperantan nomon de tiu ĉi ulo.

Eddycgn (Voir le profil) 7 janvier 2010 21:15:11

Ĉu vi scias ke la kristnaska viro havas virinon?
Ŝi estas la Befano (La Befana)....

Ŝi flugas per balailo, alvenas je la 5. Januaro, kaj ŝi alportas al infanoj malgrandajn donacojn en la ŝtrumpon kiun ili pendigas al kameno aŭ fenestro.

Retour au début