Al la enhavo

Aparteno kaj kombino

de Marlanah, 2010-majo-26

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Marlanah (Montri la profilon) 2010-majo-26 14:33:46

Ĉu oni povas uzi kombinon por esprimi la aparteno ?

Ekzemple, mi volas diri "la ĉapelo de la kalvulo", ĉu "la kalvulĉapelo" konvenas ?

Dankon ridulo.gif

horsto (Montri la profilon) 2010-majo-26 16:01:20

Mi ne pensas ke tio estas bone komprenebla. Mi ne pensus ke temas pri ĉapelo de kalvulo, sed pri iu speco de ĉapeloj.
Eble la klarigoj en PMEG helpos.

galvis (Montri la profilon) 2010-majo-26 16:35:02

Mi pensas ke se la persono kiu volas legi la esprimon devas uzi multajn sekundojn por kompreni ian kombinon, do, tia vorto ne estas konvena.

Huaskar (Montri la profilon) 2010-majo-26 19:01:21

Mi pensas ke la la texto antaŭa povas klarigi tion.
Se kalvulo estas rimarkata antaŭe, mi ne havus problemego kompreni tion.

Huaskar (Montri la profilon) 2010-majo-26 19:03:05

Huaskar:
mi ne havus problemego-n!!!! kompreni tion.

Miland (Montri la profilon) 2010-majo-26 19:49:51

Marlanah:Ĉu oni povas uzi kombinon por esprimi la aparteno ? Ekzemple, mi volas diri "la ĉapelo de la kalvulo", ĉu "la kalvulĉapelo" konvenas ?
Teorie, vi pravas, precipe se temas pri speciala kapvesto preskribata de kuracistoj. Sed se ne, memoru ke indas ke diraĵo en internacia lingvo estu facile komprenebla. La unua esprimo estas tuj komprenebla, dum la dua estas iom pli malfacila, miaopinie.

sergejm (Montri la profilon) 2010-majo-27 05:49:57

Krom tio, kiam vi ŝanĝas "la ĉapelo de la kalvulo" al "la kalvulĉapelo" vi perdas artikolon "la" antaŭ "kalvulo" - do "kalvulĉapelo" estas ĉapelo de ajna kalvulo.

Marlanah (Montri la profilon) 2010-majo-27 17:21:59

Dankegon al ĉiuj ridulo.gif
Nu, mi pensas ke "la ĉapelo de la kalvulo" estas do pli bone.. Plue, ĝi estas titolo, do ne estas senpera kunteksto.

Reen al la supro