前往目錄

freŝiga aŭ mojosa?

貼文者: qwertz, 2010年6月14日

訊息: 45

語言: Esperanto

qwertz (顯示個人資料) 2010年9月5日下午3:27:27

kris42 (顯示個人資料) 2010年9月18日下午9:15:15

mojosa estas mia preferita ĉar freŝa ekprimi temperatura informacio ne bonaĵego.

MikeDee (顯示個人資料) 2010年9月18日下午9:47:32

ambaŭ plaĉas al mi, sed freŝ' havas pli bonan sonon por mi.

Altebrilas (顯示個人資料) 2010年9月19日下午10:36:24

La problemo estas interesa, sed mi ne havas solvon. La elekto dependas vers'ajne de la kunteksto. C'u estas esperantisto, kiu deziras esprimi, ke io estas agrabla, kaj ke li mem estas juna kaj zorgema pri modo (kaj eventuale admirema de la angla lingvo au' de la usona kulturo)? C'u temas pri traduko de frazo el la angla au' el alia lingvo, en kiu aperas la vorto "cool"?

Altebrilas (顯示個人資料) 2010年9月22日下午10:48:07

Mi opinias, ke fres'iga estas tro lau'vortara traduko, kaj mojosa estas artefariteca kaj ne povas evolui, kio estos g'ena por elvoki lau'modan kaj junecan aferon.

Mi proponas uzi vorton kiu elvokas aferon kiun s'atas la nunaj junaj geesperantistoj (la sama povas esti farita por pej'orativa vorto, per afero kiun ili mals'ategas).

Kiam mi partoprenis la junulaj kongresoj, la Bamba-danco havis grandan sukceson (eble hodiau' io alia ludas la saman rolon). Kial ne traduki "cool" (en la signifo de "agrabla")per "bambeca", kaj uzi ankau' derivaj'ojn: bambece! bambecas, ktp.?

horsto (顯示個人資料) 2010年9月22日下午11:50:55

Altebrilas, bonvolu uzi x anstataŭ '. Kia freneza ideo uzi '. La paĝaro ŝanĝas c'x,g'x,h'x,j'x,s'x,u'x al ĉ,ĝ,ĥ,ĵ,ŝ,ŭ.

Altebrilas (顯示個人資料) 2010年9月23日下午2:12:56

Terure! mi loĝas apud Bordeaŭ!

Altebrilas (顯示個人資料) 2010年9月23日下午2:15:46

Jen:

Mi opinias, ke freŝiga estas tro laŭvortara traduko, kaj mojosa estas artefariteca kaj ne povas evolui, kio estos ĝena por elvoki laŭmodan kaj junecan aferon.

Mi proponas uzi vorton kiu elvokas aferon kiun ŝatas la nunaj junaj geesperantistoj (la sama povas esti farita por peĵorativa vorto, per afero kiun ili malŝategas).

Kiam mi partoprenis la junulaj kongresoj, la Bamba-danco havis grandan sukceson (eble hodiaŭ io alia ludas la saman rolon). Kial ne traduki "cool" (en la signifo de "agrabla")per "bambeca", kaj uzi ankaŭ derivaĵojn: bambece! bambecas, ktp.?

horsto (顯示個人資料) 2010年9月23日下午4:30:11

Altebrilas:Terure! mi loĝas apud Bordeaŭ!
Haha. Se vi ne volas, ke la paĝaro faru tion, tiam metu ' inter la literoj (ĉi tie u kaj x): Bordeau'x

Altebrilas (顯示個人資料) 2010年9月23日下午10:09:20

Inter la literoj aŭ inter la literojn? Estas movado do la akuzativo sajnus taŭga, ĉu ne?

回到上端