Mesaĝoj: 17
Lingvo: Esperanto
Cary (Montri la profilon) 2007-julio-12 11:02:47
bonvolu fari tion
kun tiu frazo, mi ne havas problemon, sed ĉu mi povas diri :
faru tion, bonvolu
?
Mi ofte volas diri tion, ĉar estas kopio de la franca (fais ça, s'il te plait) kaj angla (do that, please) formoj, sed ĉu ĝi estas korekta ?
Mendacapote (Montri la profilon) 2007-julio-12 11:23:01
Faru tion, bonvole.
Bonvole, faru tion.
Tion, bonvole faru.
Bonvole, tion faru.
Tion faru, bonvole.
Mielo (Montri la profilon) 2007-julio-12 11:23:28
Cary:Mi kelkfoje havas problemon kun tiu vorto, kiam vi volas uzi ĝin en volitiva frazo :Jes. Ĝi estas korekta. Laŭ mi.
bonvolu fari tion
kun tiu frazo, mi ne havas problemon, sed ĉu mi povas diri :
faru tion, bonvolu
?
Mi ofte volas diri tion, ĉar estas kopio de la franca (fais ça, s'il te plait) kaj angla (do that, please) formoj, sed ĉu ĝi estas korekta ?
Mielo (Montri la profilon) 2007-julio-12 11:26:29
Mendacapote:Vi povus diri:Ne "bonvole". Oni devas skribi "bonvolu".
Faru tion, bonvole.
Bonvole, faru tion.
Tion, bonvole faru.
Bonvole, tion faru.
(Hej amiko, ni skribis samptempe. Mi ĝojas, ke mi vidas vin. )
white knight (Montri la profilon) 2007-julio-12 11:39:57
Sed eble ni devus demandi eksperton...
Mendacapote (Montri la profilon) 2007-julio-12 12:52:31
Nepre ne uzu duoblan U-formon. Ne diru: *Bonvolu sidu...*.
Noto: Kelkaj uzas anstataŭe bonvole ...U, ekz.: Bonvole sidu ĉi tie! Tio estas sufiĉe logika alternativo, sed ĝi ne estas kutima, nek tradicia. Prefere oni restu ĉe la normala bonvolu... i.
Sed mi opinias ke, nuntempe, "bonvole u" estas pli kaj pli ofte uzata ol antaŭe.
mnlg (Montri la profilon) 2007-julio-12 13:43:06
Mendacapote:Mi uzas "bonvole faru", ĉar ĝi estas pli sencohava kiam oni mallongigas "bonvole" al "bv".
Sed mi opinias ke, nuntempe, "bonvole u" estas pli kaj pli ofte uzata ol antaŭe.
"bv fari ion" sonas vere strange al mi.
"bv faru ion" estas, male, pli logiksona.
Oni povus tamen, mi supozas, diri "bonvolu (estu bonvola) kaj faru ion".
Mielo (Montri la profilon) 2007-julio-13 07:20:32
Mendacapote:Laŭ PMGE:Cary pravas.Mi legis en mia lernolibro:
Nepre ne uzu duoblan U-formon. Ne diru: *Bonvolu sidu...*.
Noto: Kelkaj uzas anstataŭe bonvole ...U, ekz.: Bonvole sidu ĉi tie! Tio estas sufiĉe logika alternativo, sed ĝi ne estas kutima, nek tradicia. Prefere oni restu ĉe la normala bonvolu... i.
Sed mi opinias ke, nuntempe, "bonvole u" estas pli kaj pli ofte uzata ol antaŭe.
Bonvolu fari al mi kafon!
aŭ
Faru al mi kafon, bonvolu.
Sed mi akceptas ankaŭ starpunkton de PMGE.
黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-julio-19 05:07:04
Kwekubo (Montri la profilon) 2007-julio-22 00:09:53
Mielo:Faru al mi kafon, bonvolu.Tio malĝustegas miaopinie; laŭ mia memoro mi neniam legis tian uzon de "bonvolu" en bona Esperanta verko. Ĉikaze oni uzu "mi petas" kiel la ĝentilaĵon. Ekzemple:
Faru al mi kafon, mi petas.
-Ĉu vi volas kafon aŭ teon?
-Kafon, mi petas.