去目錄頁

Ĉu "futbalo" aŭ "piedpilkado"?

Andreo Jankovskij, 2009年2月6日

讯息: 14

语言: Esperanto

Andreo Jankovskij (显示个人资料) 2009年2月6日下午7:26:47

Pilkoludo por du teamoj, en kiu oni puŝas la pilkon ne uzante la manojn, kaj penas bati ĝin en la golejon de la kontraŭa teamo: hodiaŭ vespere Ukrainio ludos futbalon kontraŭ Hispanio.

lango.gif
Ĉu "futbalo""piedpilkado"?
Kiun vorton vi uzas?

szeta (显示个人资料) 2009年2月6日下午8:59:42

Mi uzas "futbalo" sed mi pensas ke estas pli korekta "piedpilko". Kaj certe venkos Hispanio! xD

Adiaŭ!

Miland (显示个人资料) 2009年2月6日下午9:12:23

Andreo Jankovskij:Ĉu "futbalo""piedpilkado"?
Futbalo kune kun piedpilko estas en Wells, Butler kaj PIV 2005. Ambaŭ estas ĝustaj, kvankam futbalo ŝajnas pli simpla (por mi).

R2D2! (显示个人资料) 2009年2月8日上午4:51:46

Miland:Futbalo kune kun piedpilko estas en Wells, Butler kaj PIV 2005. Ambaŭ estas ĝustaj, kvankam futbalo ŝajnas pli simpla (por mi).
Futbalo esta sımpla por anglalıngvanoȷ; sed pıedpılkado estas plı logıka por alıaȷ.

—Ilhuıtemoc δ

69UM24OSU12 (显示个人资料) 2009年2月8日上午5:36:34

"Futbalo" estas vorto rekonata tutmonde. Preskaŭ ciuj lingvoj havas similan vorton. En usono, ni uzas la vorton por malegala sporto. Ĉu tiu sporto en Esperanto nomiĝas simple "usona futbalo" aŭ estas alia vorto?

rubulo (显示个人资料) 2009年2月8日上午11:13:51

R2D2!:
Miland:Futbalo kune kun piedpilko estas en Wells, Butler kaj PIV 2005. Ambaŭ estas ĝustaj, kvankam futbalo ŝajnas pli simpla (por mi).
Futbalo esta sımpla por anglalıngvanoȷ; sed pıedpılkado estas plı logıka por alıaȷ.

—Ilhuıtemoc δ
Ne vere, ĉar por usonanoj football signifas ion alian ol eŭropa football.

Kial ne uzi "piedpilkon" por eŭropa versio kaj futbalo por usona versio ?

mccambjd (显示个人资料) 2009年2月9日上午12:26:06

69UM24OSU12:"Futbalo" estas vorto rekonata tutmonde. Preskaŭ ciuj lingvoj havas similan vorton. En usono, ni uzas la vorton por malegala sporto. Ĉu tiu sporto en Esperanto nomiĝas simple "usona futbalo" aŭ estas alia vorto?
Vikipedio havas "usonan piedpilkon". Mi preferas "futbalon" por la tutmonda populara sporto kaj "usonan futbalon" por la alia. (Kvankam mi aŭdas, ke usona futbalo ludas en Eŭropo kaj aliloke.)

ceigered (显示个人资料) 2009年2月9日上午5:21:00

Mi pensas ke multaj homoj jam scias 'futbalo' kiel 'Football', 'Futbal', 'fußball' aŭ 'футбол' ktp, kaj mi pli preferas 'futbalo' ol 'piedpilkado'. Usonanoj kaj Aŭstralianoj havas iliajn aliajn 'futbalojn' (Usona futbalo kaj "Aussie Rules"), sed ili ne estas la tuta mondo.

Kaj, se ni donas la nomon 'piedpilkado' al ĝi, homoj povus intermiksi la terminaron kun aliaj pied-sportoj.

Rogir (显示个人资料) 2009年2月9日上午11:26:07

Mi iam aŭdis ke piedpilko signifis iu ajn ludo oni ludis kun pilko per piedoj, kaj futbalo signifas la piedpilko kiun FIFA organizas. Do usonoj ludas usonan piedpilkon (aŭ malfutbalon).

jchthys (显示个人资料) 2009年2月9日下午9:43:59

Mi ŝatas paŭsojn (aŭ tradukpruntojn aŭ kalkeojn) pli ol neologismojn (novovortojn?); mi pensas do, ke piedpilko estas pli bona. Mi pensas ankaŭ, ke oni devus nomi usonan piedpilkon "futbalon".

回到上端