讯息: 846
语言: Esperanto
sergejm (显示个人资料) 2019年4月16日下午6:33:13
Iam du ĉefaj maŝinoj estis vaporlokomotivo kaj tajpilo, tial en rusa lingvo (kaj mi vidas, en la pola) "машинист" (*maŝinisto) signifas lokomotivstiristo, kaj "машинистка" (*maŝinistino) estas tajpistino.
StefKo (显示个人资料) 2019年4月17日下午8:52:49
0,1 l – demo (demonstra eldono)
0,25 l – trial version (prova eldono)
0,5 l – personal edition (persona eldono)
0,7 l – profesional edition (profesia eldono)
1,0 l – network edition (reta eldono)
1,75 l – enterprise edition (enterprena eldono)
3,0 l – for small business (por etkomerco)
5,0 l – corporate edition (korporacia eldono)
sitelo – home edition (hejma eldono)
“kojno” (kontraŭvodko?) – service pack (servica pakaĵo)
buljono (je postebrio) – recovery tool (datumrestaŭrilo)
zakusko – plugins (kromprogramo)
StefKo (显示个人资料) 2019年4月19日上午11:50:22
En ĉemara restoracio kliento mendis fiŝaĵon. Kiam postmanĝite la kelnero donas la restoracian kalkulon, la kliento diras:
– Mi alveturis al ĉemaro antaŭ du semajnoj kaj nun mi bedaŭras ke mi ne vizitis tiun lokalon ĝuste tiam…
– Agrablas aŭdi tion, kara sinjoro!
– …tiam tiu fiŝo certe estis ankoraŭ freŝa – finis paroli la kliento.
StefKo (显示个人资料) 2019年4月20日下午2:06:55
Juna pirato demandas maljunan:
– Kial vi havas kruron el ligno?
– Iam kiam mi naĝis subite proksimiĝis ŝarko kaj demordis ĝin.
– Kaj kial vi havas hokon anstataŭ dekstra mano?
– Iam, kiam ni atakis ŝipon, unu maristo tranĉis ĝin per sabro.
– Kaj kial vi ne havas unu okulon?
– Iam mi rigardis supren kaj fluganta mevo elfekis en la okulon.
– Ja pro tio oni ne perdas okulon!
– Jes, sed tiam mi havis la hokon anstataŭ la mano.
StefKo (显示个人资料) 2019年4月22日下午7:00:52
Kovalski ne havis en sia aŭto alarmilon, do elpensis tian inĝenian solvon kontraŭ ŝtelistoj – post eliro el sia aŭto li ĉiam lasis folion kun tia skribaĵo: “MANKAS BENZINO, AKUMULATORO KAJ MOTORO”.
Unu tagon, kiam li volis veturi al laborejo, sur la folion li rimarkis tian alskribaĵon: “SEKVE LA RADOJN VI ANKAŬ NE BEZONAS” kaj evidente foreston de la radoj.