Към съдържанието

Kio estas la diferenco (en lingvouzo) inter...

от JeffB, 05 март 2009

Съобщения: 9

Език: Esperanto

JeffB (Покажи профила) 05 март 2009, 20:07:14

Kio estas la diferenco inter ĉeestano kaj ĉeestanto?

Al mi ili ŝajnas simile.

Dankon.

Ergazomai (Покажи профила) 05 март 2009, 20:36:26

Fakte mi ne sciis, ke "ĉeestano" estas uzata vorto. Mi ĉiam uzas "ĉeestanto"-n por ĉi tia signifo.

henma (Покажи профила) 05 март 2009, 20:39:04

JeffB:Kio estas la diferenco inter ĉeestano kaj ĉeestanto?

Al mi ili ŝajnas simile.

Dankon.
Ĉeestanto estas iu, kiu ĉeestas (ĉe io).

Ĉeestano estus membro el ĉeesto, sed mi ne certas ĉu tiu vorto estas korekta. Ĉu ĉeesto estas grupo al kiu iu povas aparteni?

Laŭ mi, ĉeestanto (ĉeestinto/ĉeestonto) estas la korekta(j) vorto(j).

Amike,

Daniel.

JeffB (Покажи профила) 05 март 2009, 20:59:17

Ĉu oni devus uzi -ano nur por substantivoj kaj -anto/-into/ktp... aplikas verbojn?

Do, ĉar "ĉeesti" estas verbo, oni uzas la -anto anstataŭ -ano, ĉu ne?

henma (Покажи профила) 05 март 2009, 21:41:51

JeffB:Ĉu oni devus uzi -ano nur por substantivoj kaj -anto/-into/ktp... aplikas verbojn?

Do, ĉar "ĉeesti" estas verbo, oni uzas la -anto anstataŭ -ano, ĉu ne?
Mi pensas ke via ekspliko estas sufiĉe bona... Vi uzas ano kun substantivoj kiu estas grupoj, lokoj (por personoj kiuj loĝas en tiu loko), konfesioj, ktp.

Vidu la defino de -an en la reta vortaro.

Amike,

Daniel.

MikeDee (Покажи профила) 05 март 2009, 21:53:00

eble: la ĉeestanto rigardas (ekzemple) grupo
kaj la Ĉeestano estas en la grupo (li estas ano)

jan aleksan (Покажи профила) 06 март 2009, 09:02:56

Mi ne certas ĉu ĉeesto estas grupo de persono. eble ĝi signafas "the being-here". La fakto esti ĉi tie.

MikeDee (Покажи профила) 06 март 2009, 09:47:01

Ĉeesto estas ne grupo de persono, sed ĉeestano estas ĉeestanta ano.

tommjames (Покажи профила) 06 март 2009, 11:55:31

"Ĉeesto" signifas la agon, en kiu iu homo (aŭ eble multaj homoj) ĉeestas. Ĝi certe ne estas grupo, malgraŭ tio ke povus esti grupo de homoj kiu faras la agon kolektive.

Laŭ PMEG oni ne devas nur uzi "an" por signifi membrecon de grupo:

"PMEG":AN = “membro de grupo, loĝanto de loko, adepto de doktrino, persono kiu apartenas al loko” k.s. Komparu kun IST. Tio, kio staras antaŭ AN, ĉiam montras, al kio la ano apartenas:
Do ni havas 3 eblojn; grupo, loko, aŭ doktrino. Laŭ mi simplan agon oni ne povas konsideri kiel unu el tiuj aferoj. Tio al kio iu ano apartenas ĉiam estas ia konkretaĵo, kaj ago estas tro abstraka afero por "aneco de ĝi" havi sencon.

Cetere, mi neniam vidis tian uzon en la literaturo.

Обратно нагоре