Към съдържанието

Дума, завършваща на някое от следните окончания: -i, -as, -is, -os, -us или -u, е глагол. Той показва извършване на действие или някакво състояние.

  • Finitiva verbo (finitivo) estas verbo kun iu el la finaĵoj AS, IS, OS, US kaj U. Tia verbo rolas kiel predikato de frazo.
  • Инфинитивът е глагол, който завършва на окончание -i. Такива глаголи не играят ролята на сказуемо, но имат други функции в изречението.

Глаголи от свършен вид

Съществуват три наклонения при глаголите от свършен вид: изявително, повелително и условно.

Изявително наклонение

Изявителното наклонение посочва реални и извършващи се действия и състояния. Глаголите в изявително наклонение се делят на три времена: сегашно, минало и бъдеще.

Настояще: окончание -as

Глаголите в сегашно време, завършващи на -as, показват, че действието или състоянието е реално извършващо се и че е започнало, но не е приключило. Това означава, че действието или състоянието се случва точно сега, обикновено или важи по всяко време.

  • laboras = действието „работя“ е започнало, но все още не е приключило
  • estas = състоянието „съм“ е започнало, но все още не е приключило
  • Mi sidas sur seĝo. - Седя на стол.

    Седенето е действително и се случва сега.

  • Mi estas advokato. - Аз съм адвокат.

    La profesio estas efektiva kaj nuna.

  • Kvar kaj dek ok faras dudek du. - Четири и осемнайсет прави двайсет и две.

    Това важи винаги.

  • Nun mi legas. - Сега чета.

    Четенето протича сега.

  • Hodiaŭ mi studas Esperanton. - Днес уча есперанто.

    Възможно е ученето да не протича точно в момента на говоренето, но е започнало днес и все още не е приключено.

  • En la vintro oni hejtas la fornojn. - През зимата печките се загряват.

    Това се случва всяка зима, случвало се е преди и ще се случи и в бъдеще.

  • Mi loĝas ĉi tie tri jarojn. - Живея тук от три години.

    Престоят продължава вече трета година и отгоре.

Iafoje en rakontoj oni uzas AS-tempon por la tempo de la rakonto, por tiu tempo, kiun la rakonto atingis. Tia speciala stilo povas plivigligi la rakontadon:

  • Ne suspektante ion li iradis tra la arbaro. Subite eksonas pafo. - Без да подозира нищо, той продължи да върви сред гората. Внезапно прозвуча изстрел.

    Unue la rakontanto uzas preteriton por pasinteco, sed poste li ŝanĝas al prezenco por ke la aŭskultanto aŭ leganto sentu kvazaŭ li mem ĉeestas, kaj povas aŭdi la pafon.

Минало време: окончание -is

Глаголите в минало време, завършващи на -is, показват, че действието или състоянието е реално, но се е случило някога преди момента на говоренето. Обикновено действието или състоянието вече е приключило:

  • laboris = la ago "labori" okazis antaŭ nun
  • estis = la stato "esti" okazis pli frue ol nun
  • Mi sidis tiam sur seĝo. - Тогава седях на стол.

    La sidado efektive okazis en tiu pasinta tempo.

  • Mi estis knabo. - Бях момче.

    Състоянието е било действително във въпросното минало.

  • Hieraŭ mi renkontis vian filon, kaj li ĝentile salutis min. - Вчера срещнах сина ти и той ме поздрави вежливо.
  • Mi loĝis ĉi tie tri jarojn. - Живях тук три години.

    Престоят е продължил три години, но не по-дълго.

Se oni volas montri nuancojn de pasinta tempo, oni povas uzi diversajn aldonajn vortojn, sed oni ankaŭ povas uzi kunmetitajn verboformojn. Preskaŭ ĉiam tamen simpla preterito sufiĉas.

Iafoje oni vidas IS-formojn, kiuj montras ion, kio estonte plenumiĝos. Tio estas erara. Oni uzu OS-formon, aŭ, se oni volas esti tre preciza, estos ...inta. Do, ne diru: Mi venos al vi, kiam mi finis mian taskon. Diru: Mi venos al vi, (post) kiam mi finos mian taskon. Aŭ: Mi venos al vi, kiam mi estos fininta mian taskon.

Бъдеще: окончание -os

Глагол в бъдеще време, посочва, че действието или състоянието още не е започнало в момента на говоренето. Разбира се, бъдещето е никога не е несигурно, но бъдещето време посочва, че говорещият мисли, че нещото действително ще се случи:

  • laboros = la ago "labori" ankoraŭ ne komenciĝis sed ja komenciĝos
  • estos = la stato "esti" ankoraŭ ne komenciĝis, sed post iom da tempo ĝi realiĝos
  • Mi sidos poste sur seĝo. - Mi sidos poste sur seĝo.

    La sidado efektive okazos poste.

  • Mi estos riĉulo. - Аз ще бъда богаташ/богат човек.

    La riĉula stato estas fakto de la estonteco.

  • Mi rakontos al vi historion. - Ще ти разкажа история.

    Разказването още не е започнало.

  • Morgaŭ estos dimanĉo. - Утре е неделя.
  • Mi loĝos ĉi tie tri jarojn. - Ще живея тук три години.

    Mia loĝado ankoraŭ ne komenciĝis, sed kiam ĝi komenciĝos, ĝi efektive daŭros tri jarojn.

Volitivo (imperativo): U-finaĵo

Volitiva verbo, verbo kun U-finaĵo, montras, ke la ago aŭ stato ne estas reala, sed dezirata, volata, ordonata aŭ celata. Volitivo ne montras la tempon de la ago, sed la ago tamen ordinare troviĝas en la estonteco:

  • laboru = la ago "labori" estas dezirata, petata, ordonata aŭ celata
  • estu = la stato "esti" estas dezirata, petata, ordonata aŭ celata
  • Sidu sur seĝo! - Седни/Седнете на стола!

    Заповед или молба.

  • Estu viro! - Бъди мъж!

    Заповед или молба.

  • Ludoviko, donu al mi panon. - Лудовико, дай ми хляб.
  • Ni legu la unuan ĉapitron. - (Нека) да прочетем първата глава.

    Esprimo de deziro.

  • Ĉu ni iru al la dancejo? - Ĉu ni iru al la dancejo?

    Demando pri volo. La efektiva senco de tia frazo tamen plej ofte estas ĝentila propono. Komparu kun ĝentilaj petoj ĉi-poste.

Ĉe volitivo oni tre ofte forlasas la subjekton, se ĝi estas la pronomo vi: Venu tuj! = Vi venu tuj! Sed tia forlaso eblas nur en ĉeffrazo, ne en subfrazo.

Volitivo en ke-frazoj

Volitivo estas uzata en ke-frazoj, se la ĉeffrazo iel montras volon, celon, opinion k.s.:

  • Mi volas, ke vi laboru. - Искам да работиш.

    La laborado estas volata.

  • Li petas, ke mi estu atenta. - Той моли да съм внимателен.
  • Estas necese, ke ni nun unu fojon por ĉiam faru finon al tiu ĉi stato. - Estas necese, ke ni nun unu fojon por ĉiam faru finon al tiu ĉi stato.

Учтива молба

Por esprimi pli ĝentile sian volon oni uzu la vorton bonvolu plus infinitivon. Oni ankaŭ povas aldoni alian ĝentilan esprimon kiel mi petas, aŭ simile:

  • Bonvolu sidi ĉi tie! = Sidu ĉi tie, mi petas! - Моля, седнете тук. = Седнете тук, моля.
  • Bonvolu fermi tiun ĉi fenestron! = Fermu la fenestron, mi petas! - Моля, затворете този прозорец. = Затворете прозореца, моля.

Nepre ne uzu duoblan U-formon. Ne diru: Bonvolu sidu....

Noto: Kelkaj uzas anstataŭe bonvole ...U, ekz.: Bonvole sidu ĉi tie! Tio estas sufiĉe logika alternativo, sed ĝi ne estas kutima, nek tradicia.

Условно наклонение: окончание -us

Kondicionala verbo, verbo kun US-finaĵo, estas uzata por agoj kaj statoj nerealaj, imagaj aŭ fantaziaj. US-formo ne montras la tempon de la ago:

  • laborus = la ago "labori" estas imagata
  • estus = la stato "esti" estas imagata
  • Se mi estus riĉa, mi ne laborus. - Ако бях богат, нямаше да работя.

    Става дума за недействително, въображаемо състояние и действие.

  • Se mi estus sana, mi estus feliĉa. - Ако бях здрав, щях да съм щастлив.
  • Se mi nur loĝus en palaco! - Де да можех само да живея в дворец!

    La loĝado estas dezirata, sed mi scias, ke ĝi ne estas ebla, ke ĝi estas nura fantazio.

  • Mi ne farus la eraron, se li antaŭe dirus al mi la veron. - Нямаше да направя грешката, ако преди това той не ми бе казал истината.

    Kaj farus, kaj dirus ĉi tie rakontas pri imagataj agoj en la pasinteco. Se oni volas, oni povas montri la pasintecon per estus dirinta.

Oni ankaŭ uzas kondicionalon por pli milde prezenti petojn aŭ dezirojn:

  • Mi dezirus aĉeti kelkajn aferojn. - Бих желал да купя няколко неща.

    Reala deziro, sed ĝentile prezentata.

  • Ĉu mi povus havi la skribilon? - Може ли писалката?

    Tre ĝentila, milda peto.

  • Ĉu vi bonvolus paroli iom pli silente? - Бихте ли говорили малко по-тихо?

    Tre ĝentila, milda peto.

Условното наклонение често се използва с думата se ('ако'), която въвежда условие, но не изисква такова непременно. Всичко зависи от смисъла. Ако е ясно, че става дума за нещо въображаемо, се използва -us, но ако действието или състоянието е реално, се използва изявително наклонение:

  • Se li estus ĉi tie, li certe mirus pri la malordo. - Ако той беше тук, със сигурност щеше да се учуди на безпорядъка.

    Знае се, че той не е тук, но ако беше тук, щеше и да се изненада.

  • Se li estas ĉi tie, li certe miras pri la malordo. - Ако той е тук, със сигурност ще се учуди на безпорядъка.

    Oni ne scias, ĉu li estas ĉi tie, sed tiel ja povas esti. Se tiel efektive estas, li ankaŭ efektive miras.

En kelkaj lingvoj la verboformo por kondicionalo estas uzata ankaŭ por io, kio iam estis antaŭvidata. Tion Esperanto esprimas per kunmetita verboformo: estis ...ontaestis ...ota.

Инфинитив

Verboj kun la finaĵo I nur nomas agon aŭ staton. Ili ne montras, ĉu temas pri realaĵo, volo aŭ imago. Ili ankaŭ ne montras tempon. Infinitivo estas tradicie rigardata kiel la baza formo de verbo. Tial verboj aperas en infinitiva formo en vortaroj.

Infinitivo estas ofte simila al aga substantivo: labori = la ideo de farado de laboro; esti = la ideo de estado. Sed estas tamen diferenco.

Infinitivo partoprenas en frazo en tiaj roloj, kiujn normale havas substantiva frazparto: subjekto, objekto, pri-adjekto, k.t.p.: Morti pro la patrujo estas agrable. Malbonaj infanoj amas turmenti bestojn. Kiu kuraĝas rajdi sur leono?

Iafoje infinitivo eĉ povas havi prepozicion antaŭ si: Unu fajrero estas sufiĉa, por eksplodigi pulvon. Sed infinitivo neniam povas havi N-finaĵon aŭ J-finaĵon.

Infinitivo povas havi objekton, adjektojn k.t.p., same kiel predikata verbo. Tial infinitivo tamen estas verbo:

  • manĝi rapide - manĝi rapide

    La infinitivo havas adverban adjekton de maniero.

  • poste manĝi - poste manĝi

    La infinitivo havas adverban adjekton de tempo.

  • manĝi pomon - manĝi pomon

    Инфинитивът има допълнение.

Infinitivo tamen ne povas havi propran (gramatikan) subjekton. Ne eblas do diri: mi manĝi, la knabino esti aŭ simile. Plej ofte tamen ekzistas subkomprenata subjekto: senca subjekto.

Multaj (sed ne ĉiuj) infinitivoj estas kvazaŭ mallongigitaj ke-frazoj:

  • Mi ĝojas vin vidi! = Mi ĝojas, ke mi vin vidas! - Радвам се да те видя! = Радвам се, че те виждам!
  • Mi vidis la knabon kuri. = Mi vidis, ke la knabo kuras. - Видях момчето да тича. = Видях, че момчето тича.

Инфинитив като подлог

Infinitivo povas roli kiel subjekto de frazo, kiam oni volas diri, kia estas la ago de la infinitivo. Plej ofte la predikato estas formo de esti:

  • Resti kun leono estas danĝere. - Да останеш с лъв, е опасно.

    Tio, kio estas danĝera, estas la ago resti kun leono. Danĝere estas predikativo de resti. Ĝi havu E-finaĵon, ĉar ĝi estas priskribo de verbo.

  • Kritiki estas facile, fari [estas] malfacile. - Да критикуваш, е лесно, да правиш (е) – трудно.

    Tio, kio estas facila, estas la ago kritiki. Tio, kio estas malfacila, estas la ago fari.

Infinitivo kune kun predikata verbo

Infinitivo ofte estas uzata kune kun predikata verbo, de kiu ĝi dependas:

  • Mi povas kuri. - Мога да тичам.
  • Li volis veni. - Той иска да дойде.
  • Ili devis cedi. - Те трябваше да отстъпят.
  • En varmega tago mi amas promeni en arbaro....amas promenon... - В горещи дни обичам да се разхождам в гората. ≈ […] обичам разходките […].
  • Ŝi komencis senti doloron kaj rigidiĝon.Ŝi komencis sentadon de doloro... - Ŝi komencis senti doloron kaj rigidiĝon. ≈ Ŝi komencis sentadon de doloro...
  • Li ŝajnis subite kompreni. = Li ŝajnis subite komprenanta... - Li ŝajnis subite kompreni. = Li ŝajnis subite komprenanta...

    La infinitivo estas predikativo de la subjekto li.

  • Nun ili ĉiuj iris dormi. = ...iris por dormi. - Nun ili ĉiuj iris dormi. = ...iris por dormi.

    Kiam infinitivo rolas kiel por-adjekto oni normale forlasas la prepozicion por.

  • Ŝi tuj kuris bati ŝin. = ...kuris por bati ŝin. - Ŝi tuj kuris bati ŝin. = ...kuris por bati ŝin.
  • Kaj vi ne hontas fanfaroni per ĉi tio?...hontas pri fanfaronado... - Kaj vi ne hontas fanfaroni per ĉi tio? ≈ ...hontas pri fanfaronado...

    Kiam infinitivo rolas kiel pri-adjekto oni ĉiam forlasas la prepozicion pri.

  • Feliĉe mi sukcesis ekbruligi la fajron....sukcesis pri ekbruligado de la fajro. - Feliĉe mi sukcesis ekbruligi la fajron. ≈ ...sukcesis pri ekbruligado de la fajro.

En la ĉi-antaŭaj ekzemploj la senca subjekto de la infinitivo estas la sama kiel la subjekto de la predikata verbo. Sed en iaj okazoj infinitivo havas alian subjekton ol la predikato.

Iuj predikatoj montras agon, kiu celas influi la agadon de alia persono (aŭ afero). Tiaj verboj estas ekz. (mal)permesi, ordoni, doni, destini, peti, instrui, instrukcii, devigi, lasi, inviti, voki, sendi, (mal)konsili, komandi, konvinki, persvadi, memorigi kaj (mal)rekomendi. La influata persono (aŭ afero) aperas ĉe tiaj verboj kiel al-adjekto aŭ N-adjekto. Kiam infinitivo aperas kune kun tia verbo, la senca subjekto de la infinitivo estas la influata persono aŭ afero:

  • Mi malpermesis al li fari tion. - Забраних му да прави това.

    Subjekto de fari estas li.

  • Ili ordonis al mi veni antaŭ la vesperiĝo. - Заповядаха ми да дойда преди свечеряване.

    Subjekto de veni estas mi.

  • La reĝo Aĥaŝveroŝ ordonis venigi al li la reĝinon Vaŝti. - Цар Ахашверош заповяда да му доведат царица Ващи.

    Subjekto de venigi estas tiuj, al kiuj la reĝo ordonis. Ili estas subkomprenataj, sed povus aperi kiel al-adjekto: ...ordonis al iuj venigi...

  • Mi petas vin trinki. = Mi petas vin, ke vi trinku. - Моля те да пиеш.

La verbo promesi ne apartenas al tiu ĉi grupo: Mi promesis al li veni al la festo. = Mi promesis al li, ke mi venos al la festo. La senca subjekto de veni estas la subjekto de la predikativa verbo.

Kiam la predikata verbo estas formo de vidi, aŭdi, senti, imagi aŭ simile, povas aperi infinitivo, kiu estas predikativo de la objekto de la predikata verbo. Tiam tiu objekto estas senca subjekto de la infinitivo:

  • Mi vidis la knabon kuri. - Видях момчето да тича.

    Kuri estas predikativo de la knabon, la objekto de vidis. Subjekto de kuri estas la knabo. = Mi vidis la knabon kuranta. Mi vidis, ke la knabo kuras.

  • Mi hodiaŭ matene vidis danci miajn knabinojn. - Днес сутринта видях момичетата си да танцуват.

    Dancis la knabinoj.

Infinitivo kiel suplemento

Infinitivo povas esti postmetita suplemento de substantivo aŭ adjektivo (plej ofte aga):

  • Forte min doloras la nepovado helpi vin sur via malfacila vojo. = Forte min doloras, ke mi ne povas helpi vin... - Forte min doloras la nepovado helpi vin sur via malfacila vojo. = Forte min doloras, ke mi ne povas helpi vin...
  • Mi ricevas grandan deziron edziĝi. = Mi ekdeziregas edziĝi. - Mi ricevas grandan deziron edziĝi. = Mi ekdeziregas edziĝi.
  • Lia propono elekti novan prezidanton ne estis akceptita. - Предложението му да бъде избран нов президент, не бе прието.
  • Vi havis nenian rajton paroli al mi en tia maniero. - Нямаш никакво право да ми говориш по такъв начин.
  • Ŝi ricevis la taskon trovi trinkaĵon. = ...la taskon, ke ŝi trovu trinkaĵon. - Ŝi ricevis la taskon trovi trinkaĵon. = ...la taskon, ke ŝi trovu trinkaĵon.
  • Mi estas kapabla instrui nur la francan lingvon. ...kapablas instrui... - Mi estas kapabla instrui nur la francan lingvon. ...kapablas instrui...
  • Mi estas preta iri por vi piede al la fino de la mondo. - Mi estas preta iri por vi piede al la fino de la mondo.

Инфинитив с предлози

Normale oni ne montras la frazrolon de infinitivo, sed lasas tion al la kunteksto. Tamen kelkfoje estas necese montri la frazrolon de infinitivo per prepozicio. El ĉiuj prepozicioj tradicie nur por, anstataŭ kaj krom estas akceptataj antaŭ infinitivo. Sen fariĝas tamen pli kaj pli ofta antaŭ infinitivo.

  • Ni ĉiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon. - Ние всички дойдохме заедно, за да обсъдим нещо важно.

    Oni uzas por + infinitivon precipe kiam la infinitivo havas la saman subjekton kiel la predikato. Se la du subjektoj estas malsamaj, oni uzas plej ofte infinitivon sen prepozicio: Ŝi invitis min trinki kafon. = ...por ke mi trinku kafon. Post movaj verboj kiel iri kaj kuri, oni preferas infinitivon sen por, eĉ kiam la du subjektoj identas: Mi iros ripozi. = Mi iros por ripozi.

  • Ĉi tie ne ekzistas akvo por trinki.Ĉi tie ne ekzistas trinkebla/trinkota akvo. - Тук няма вода за пиене. ≈ Тук няма питейна вода.

    Se infinitivo estas suplemento de substantivo, oni uzas por sendepende de la senca subjekto.

  • En la domo estas jam nenio por manĝi. - В къщата вече няма нищо за ядене.
  • La aliaj anasoj preferis naĝadi en la kanaloj, anstataŭ viziti ŝin. - Другите патки предпочетоха да плуват в каналите, вместо да я посетят.
  • Vi nenion povas fari krom kunbati viajn dentojn. - Vi nenion povas fari krom kunbati viajn dentojn.
  • Ne ekzistas alia bono por la homo, krom manĝi kaj trinki. - Ne ekzistas alia bono por la homo, krom manĝi kaj trinki.
  • Tion mi ne povus fari sen detrui mian reputacion. = ...sen detruo de mia reputacio / ... ne detruante mian reputacion. - Tion mi ne povus fari sen detrui mian reputacion. = ...sen detruo de mia reputacio / ... ne detruante mian reputacion.
  • Sen manĝi kaj trinki oni ne povas vivi. = Sen manĝado kaj trinkado... - Без да яде и да пие, човек не може да живее. = Без ядене и пиене […].

Между antaŭ и инфинитива се поставя сравнителната дума ol:

  • Oni devas iri longan distancon, antaŭ ol veni al la rivero. = ...antaŭ ol oni venas al la rivero. - Oni devas iri longan distancon, antaŭ ol veni al la rivero. = ...antaŭ ol oni venas al la rivero.
  • Antaŭ ol foriri li ŝlosis la pordon. = Antaŭ ol li foriris... - Antaŭ ol foriri li ŝlosis la pordon. = Antaŭ ol li foriris...

Uzado de aliaj prepozicioj antaŭ infinitivo ne estas mallogika, sed povas krei miskomprenojn pro la malkutimeco.

Infinitivo kvazaŭ predikato

Iafoje oni vidas frazojn aŭ subfrazojn, en kiuj la sola verbo estas infinitivo. La infinitivo tiam sence egalas al volitivo aŭ esprimo kun povi:

  • Grandega hundo metis sur min sian antaŭan piedegon, kaj mi de teruro ne sciis, kion fari. = ...kion mi faru. - Grandega hundo metis sur min sian antaŭan piedegon, kaj mi de teruro ne sciis, kion fari. = ...kion mi faru.
  • Mi efektive jam ne scias, kiel ĝin klarigi. = ...kiel mi ĝin klarigu. - Mi efektive jam ne scias, kiel ĝin klarigi. = ...kiel mi ĝin klarigu.
  • Ili ne havas, kion manĝi, ili ne havas, per kio hejti la fornon. = Ili ne havas (ion), kion ili/oni povus manĝi, ili ne havas (ion), per kio ili povus hejti la fornon. - Ili ne havas, kion manĝi, ili ne havas, per kio hejti la fornon. = Ili ne havas (ion), kion ili/oni povus manĝi, ili ne havas (ion), per kio ili povus hejti la fornon.
  • Mi havis tiam apud mia domo foson, kiu, se preni la plej malmulte, havis almenaŭ ok futojn da larĝeco. = ...se oni prenu la plej malmulte... - Mi havis tiam apud mia domo foson, kiu, se preni la plej malmulte, havis almenaŭ ok futojn da larĝeco. = ...se oni prenu la plej malmulte...
  • Ĉu esti aŭ ne esti, — tiel staras nun la demando. = Ĉu mi estu aŭ ne estu... - Да бъда или да не бъда – това е въпросът. = Дали да бъда, или да не бъда […].
  • Kion fari? = Kion oni/mi/vi faru? - Kion fari? = Kion oni/mi/vi faru?

Iafoje oni vidas infinitivojn uzatajn anstataŭ ordonaj volitivoj. Tiam la ordono ricevas nuancon neŭtralan, nek ĝentilan nek malĝentilan, sed simple konstatan. La senca subjekto de la infinitivo estas tute ĝenerala oni. Tiu uzo estas malofta: Nur prunti, sed ne restigi al si! = Oni povas nur prunti... Anstataŭ ordoni per U-formo, la parolanto eldiras sian volon kiel simplan konstaton de nediskutebla fakto. Por landoj ne menciitaj en la listo sin turni al LF-KOOP, Svislando. Simpla konstato, kiel oni agu por mendi ion de LF-KOOP.

Infinitivoj kaj agaj substantivoj

Infinitivoj kaj agaj substantivoj estas similaj, sed ekzistas tamen diferenco. Infinitivo havas ĉiam subkomprenatan sencan subjekton, kiu plej ofte estas identa al la subjekto de la predikato. Aga substantivo estas tamen sendependa de subjekto. Aga substantivo nomas agon sen konsideri eventualan faranton. La signifo de frazo povas do ŝanĝiĝi, se oni ŝanĝas infinitivon en agan substantivon:

  • Malbonaj infanoj amas turmenti bestojn. = Ili amas, kiam ili mem turmentas bestojn. - Malbonaj infanoj amas turmenti bestojn. = Ili amas, kiam ili mem turmentas bestojn.
  • Malbonaj infanoj amas turmentadon de bestoj. = Ili amas turmentadon de bestoj, ĉu ili mem turmentas, ĉu iu alia turmentas. - Malbonaj infanoj amas turmentadon de bestoj. = Ili amas turmentadon de bestoj, ĉu ili mem turmentas, ĉu iu alia turmentas.
  • Mi promesis amuziĝi. = Mi promesis, ke ĝuste mi amuziĝos. - Mi promesis amuziĝi. = Mi promesis, ke ĝuste mi amuziĝos.
  • Mi promesis amuziĝon. = Mi promesis, ke okazos amuziĝo. - Mi promesis amuziĝon. = Mi promesis, ke okazos amuziĝo.

    Ne gravas, kiu amuziĝos.

Обратно нагоре