본문으로

"Homo longe penis" kaj aliaj frazoj

글쓴이: Rejsi, 2014년 5월 21일

글: 26

언어: Esperanto

kaptulo (프로필 보기) 2014년 6월 19일 오전 6:30:08

Oni diras, ke la japana havas malmulte da sakraĵoj. Tamen, la manko povas esti iom kompensata de manko alia. Manko en la japana signifas piĉon XD

ratkaptisto (프로필 보기) 2014년 6월 21일 오후 12:23:19

Dankon pro la bonaj konsiloj. ☺

pansi1213 (프로필 보기) 2014년 12월 23일 오전 2:28:11

"kiel vi fartas?"

"mi fartas laŭte!"

HA ha ha por angluloj..

dbob (프로필 보기) 2014년 12월 30일 오후 5:43:50

pano manĝaĵo farita el knedita fermentinta kaj bakita faruno.
ĉampano likva pano entenanta karbondioksidon. Laŭ “Artikoloj el Monato” en la mezepoko biero estis likva pano. Konkludo: ĉampano kaj biero estas fakte la samo.
hispano pano el Hispanio (kompreneble).
ŝipano la malo de lipano (tute logike).
eŭropano ???

ridulo.gif

dobri (프로필 보기) 2014년 12월 30일 오후 6:14:10

eŭropano ???

Pano, kiu kostas unu eŭron.

dbob (프로필 보기) 2014년 12월 31일 오전 11:19:03

dobri:eŭropano ???
Pano, kiu kostas unu eŭron.
Dankon, mi ŝatas tiun difinon. Mi aldonas tion al mia listo.

Nun mi demandas min, kiel nomi liston de vortoj, kie oni trovas tiajn humorajn, senlogikajn, stultuletajn vortdifinojn?

Ĉu "Vortaĉaro de Esperanto" donas tian sencon? “Vortaĉaro” ja estas sonsimila al “vortaro”, sed mi dubas pri la senco. Kvankam “stultvortaro” ŝajnas pli klare, ĝi estas laŭ mi tro klare, iel tro antaŭvideble. Mi trovis i.a. jenan difinon de “vortaĉo”: komplika, stranga aŭ rara vorto.

Kvankam mi ŝatas "Vortaĉaro de Esperanto", se la senco ne estas taŭga, proponoj estas bonvenaj.

dobri (프로필 보기) 2014년 12월 31일 오후 3:27:53

dbob:Nun mi demandas min, kiel nomi liston de vortoj, kie oni trovas tiajn humorajn, senlogikajn, stultuletajn vortdifinojn?
Simple ludvortaro, ĉar temas pri vortludoj, kiuj oftas en naciaj lingvoj.
Vortaĉo estas vorto kun malbona signifo.

gianich73 (프로필 보기) 2014년 12월 31일 오후 5:03:21

Mattacchione4:"maldikulo" esperante signifas persono, kiu pezas malmulte. Bedaŭrinde en la itala maldikulo signifas "doloro en la pugo". ridulo.gif
Ankaŭ en la hispana.

robbkvasnak (프로필 보기) 2014년 12월 31일 오후 5:09:24

sukero = ero da suko

다시 위로