前往目錄

Eraroj en la "La teorio Nakamura"-kurso

貼文者: Sciuro4, 2016年8月4日

訊息: 10

語言: Esperanto

Sciuro4 (顯示個人資料) 2016年8月4日下午5:48:35

Kie oni povas raporti erarojn en la kurso? Ĉi tie?

erinja (顯示個人資料) 2016年8月4日下午6:41:08

Eblas ĉi tie, aŭ sendu mesaĝon al teamo@lernu.net, aŭ vi povas uzi la formularon ĉi tie. Koran dankon!

Sciuro4 (顯示個人資料) 2016年8月4日下午7:23:30

Dankon por la respondo!

Eraroj en la germana kurso:
Ĉe 5. parto: "Li iras al la komputilo, kaj diras komandon." estas tradukita kun "[...] und sagt Befehle." -- "Befehle" estas la pluralo; la singularo estas "Befehl". Traduko bona estus ĉi tie: "[...] und sagt einen Befehl".

Ankaŭ ĉe 5. parto: Jen ankoraŭ Esperanta frazo ke ne estas tradukita en la germana: "En tiu ĉi leciono ni ekkonos la unuan parton de la tabelvortoj (aŭ korelativoj)."

Ĉe 4. parto: Jen kelkfoje "de [+lando]" -- mi ne estas sekura se ĝi devus esti ĉiam "el [+lando]"?

Sciuro4 (顯示個人資料) 2016年8月7日下午2:24:47

Ĉe 6. parto estas plian eraron: La traduko de "Li aŭdas bruon en la oreloj:" estas nuntempe "Er hört ein Geräausch in den Ohren:", sed devus esti "[...] Geräusch [...]".

erinja (顯示個人資料) 2016年8月7日下午11:16:43

Se vi trovas tajperarojn ktp, mi sugestas ke estas plej facile korekti tiujn se vi registriĝas kiel tradukanto por la germana. Vi povos tiel tuj korekti ĉiujn tajperarojn kiujn vi trovas en la germana traduko de la kurso.

http://lernu.traduko.net

Sciuro4 (顯示個人資料) 2016年8月10日下午12:03:03

Ankaŭ ĉe 7. parto estas eraro: Laŭ tiu paĝo, "matene" estus "abends, am Abend, an dem Abend, an den Abenden", sed estas reale "morgens, am Morgen, an dem Morgen, an den Morgen" ("abends" ktp. estas "vespere" aŭ angle "in the evening" kaj "morgens" ktp. estas "matene" aŭ angle "in the morning").

Sciuro4 (顯示個人資料) 2016年8月10日下午2:40:50

Mi korektis nun la germanajn erarojn. Do, el ĉiuj ĉi tie nomitaj eraroj, estas nur la ebla eraro en la 4. parto ("de / el +lando", vidu supre) ne-korektita.

[Redaktado:] Dankon pro la ligilo al tiu paĝo!

Sciuro4 (顯示個人資料) 2016年8月10日下午4:58:51

Jen alia eraro en la Esperanta parto de la germana kurso: Ĉi tie estas la frazo "Mi respondis, ke mi ne ne parolas bone angle [...]". (Ĝi estas tajperaro, sed mi ne scias, kie oni povas korekti ĝin.)

Mescheryakov (顯示個人資料) 2016年10月8日上午9:09:50

Grown (顯示個人資料) 2016年10月30日下午2:09:33

Erinja, mi scias ke tio ne estas aferkoncerna al tiu konversacio, sed Vestitor estas faranta fizikajn avertojn, aŭ minacojn, ĉe "Kie oni povas lerni la tagalogan". Nun mi ofertas pardonpeti al Anna Löwenstein pri mia recenzo pri La Teorio Nakamura, eĉ por ke, vi arbitraciu tiun kondutan disputon.

回到上端