去目錄頁

Ŝi iras domen...

crescence, 2010年2月14日

讯息: 17

语言: Esperanto

horsto (显示个人资料) 2010年2月14日下午9:59:29

tommjames:
horsto:Mi ne legis tion en la Fundamento kaj mi certe ne legis tion en la angla versio de la Fundamento.
Ĝi estas regulo 13.
Dankon, mi estis pigra kaj ne volis serĉi.

Espi (显示个人资料) 2010年2月14日下午10:21:38

Saluton al ĉiuj!

Laŭ mia kompreno:

Ŝi iras en (la) domon. => Poste ŝi estas interne, do en (la) domo.

Sed la frazo sen -n, ĉu ne signifas la samo?

=> En tiu kazo la -n eble ne necesas.

Malfacilaĵo!

Amike
Klaus-Peter

Espi (显示个人资料) 2010年2月14日下午10:27:51

Penseraro!!!

Ŝi iras en domo. => Ŝi jam estas en domo kaj iras tie.

Do: Ne estas la samo. La -n necesas por la direkto de ekstere en la internon.

Ĉu ne?

K-P

Leporino (显示个人资料) 2010年2月14日下午11:13:43

En la angla: She goes homewards...
How does she go? Homewards.

Do: domen = homewards (adverb)

Ĉu ne?

Rogir (显示个人资料) 2010年2月14日下午11:21:01

Ne, ĉar home signifas hejmo, kaj la vorto por domo estas house.

Leporino (显示个人资料) 2010年2月15日上午10:01:47

Rogir:Ne, ĉar home signifas hejmo, kaj la vorto por domo estas house.
Jes, mi scias tion. okulumo.gif
O kej, ni ne povas scii, ĉu ŝi iras al ŝia domo aŭ al la domo de alia persono.
She goes "housewards".
La vorto domen priskribas la verbo iri. Tial la aŭtoro skribis domEn kaj ne domOn.
sal.gif

rapp (显示个人资料) 2010年2月18日下午8:35:13

Ĉu simple estas ĉar en la sentenco "Ŝi iras domen", la vorto "domen" modifas la verbon, do devas esti adverbo, ne substantivo?

回到上端