Al la enhavo

Se X, blaa blaa... Kiel diras mi then?

de Genjix, 2010-decembro-30

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Genjix (Montri la profilon) 2010-decembro-30 05:23:15

Ekzemple:

Se jes (then) vi faru ion.

Se vi ŝatus ian aĵon (then) mi ŝatus vin.

Dankon!

Sxak (Montri la profilon) 2010-decembro-30 05:40:36

ĉi tie then = do

darkweasel (Montri la profilon) 2010-decembro-30 10:09:20

Ŝak:ĉi tie then = do
Ne vere. Do oni uzas por montri logikan sekvon de argumentoj. En la okazo, pri kiu parolas Genjix, oni uzas tiam.

Sxak (Montri la profilon) 2010-decembro-30 10:22:31

hm. Dankon. Ŝajnas, ke mi antaŭ longe miskomprenis unu rusan vortaron, kiu konsilas ĝuste "do" ĉi tie. Nun mi traserĉis ĉiujn fontojn, kaj trovis, ke vi ŝajne pravas.

sudanglo (Montri la profilon) 2010-decembro-30 13:25:54

En NPIV la dua difino de 'tiam' estas ja 'ĉe tiu okazo, ĉe tiuj kondiĉoj', sed mi trovas tute logika 'Se jes, do vi faru tion'.

Tamen, eble mi dirus 'Se vi ŝatas kalvulojn, tiam mi plaĉos al vi' (mi estas kalva).

Oni ankaŭ povas diri 'en tiu kazo'

chicago1 (Montri la profilon) 2011-januaro-04 20:51:37

Oni ankaŭe povus diri "tiukaze."
Sed mi preferus "do."

T0dd (Montri la profilon) 2011-januaro-07 00:09:41

chicago1:Oni ankaŭe povus diri "tiukaze."
Sed mi preferus "do."
Mi preferas "tiukaze", kaj mi opinias ke "do" ne estas ĝusta.

Do = tial = pro tio. Angle, "therefore" or "so"; france "donc"; ktp. La signifo ne estas la sama kiel "tiukaze".

Todd

Hispanio (Montri la profilon) 2011-januaro-07 01:20:07

Tiukaze kaj (ĉi) tiam estas ĝustaj ankaŭ por mi.

Reen al la supro