İçerik Görüntüleme

Kiel ni nomiĝu la vesperon de 31an decembro?

başlangıç Miland, 31 Aralık 2010

Mesajlar: 29

Dil: Esperanto

Miland (Profili görüntüle) 31 Aralık 2010 15:06:48

La vortaro de Wells havas "Silvestra vespero". Tio estas tradicia kristana nomo, kaj similaj troviĝas en kelkaj tekstoj ekz "Silvestra balo/bankedo" ktp. Tamen aliaj preferas novjariĝo. Jen alia sugesto: antaŭnovjara vespero.
Kion vi opinias?

Miland (Profili görüntüle) 31 Aralık 2010 15:10:30

Korekto: la titolo de la fadeno devus esti Kiel ni nomu la vesperon de la 31a de decembro?

maratonisto (Profili görüntüle) 31 Aralık 2010 15:12:09

Miland:La vortaro de Wells havas "Silvestra vespero". Tio estas tradicia kristana nomo, kaj similaj troviĝas en kelkaj tekstoj ekz "Silvestra balo/bankedo" ktp. Tamen aliaj preferas novjariĝo. Jen alia sugesto: antaŭnovjara vespero.
Kion vi opinias?
Kiel ni nomigu?
Mi nomigus silvestra vespero.

Sxak (Profili görüntüle) 31 Aralık 2010 15:23:32

nomu!

DaniBCN (Profili görüntüle) 31 Aralık 2010 16:13:09

En la Kataluna estas "Cap d'any" (literale: kapo de la jaro"

Eddycgn (Profili görüntüle) 31 Aralık 2010 17:38:02

DaniBCN:En la Kataluna estas "Cap d'any" (literale: kapo de la jaro"
Itale: capodanno, tamen la vespero estas
"la notte di san silvestro".
en mia milana dialekto: "cap d'ann". Similas multe al la katalana...

Miland (Profili görüntüle) 31 Aralık 2010 18:26:22

Ŝak:nomu!
Dankon, vi pravas - la verbo estas transitiva. Mi korektis la mesaĝon.

RiotNrrd (Profili görüntüle) 1 Ocak 2011 00:45:19

Mi aŭdis "Jarfina Vespero".

darkweasel (Profili görüntüle) 1 Ocak 2011 01:13:24

Al mi ŝajnas, ke antaŭnovjaro povas laŭ la kunteksto signifi egale bone jen la tutan 31an de decembro, jen nur ĝian vesperon.

Laŭ iuj mesaĝoj en la anglalingva forumo, neeŭropanoj ne komprenas silvestra vespero.

La plej klara kaj nemiskomprenebla nomo estas certe antaŭnovjariĝa vespero, sed tio estas iom longa, do mi voĉdonis por antaŭnovjara vespero.

feliz123 (Profili görüntüle) 1 Ocak 2011 03:03:39

Informo por decidi pri la eŭropaneco de esprimoj kiel "silvestra nokto": mi verŝajnege neniam aŭdis tiuj vortoj.

Mi eĉ ne vidas kial oni devus tute* nomi ĝin... Kaj ŝajas al mi ke "antaŭnovjara vespero" ne estas "nomo", sed simpla aro de vortoj.

* Ĉu tiu uzo de "tute" estas kutima?

Başa geri dön