ورود به محتوا

Nomoj de manĝaĵo kaj trinkaĵo

از 3rdblade, 27 ژوئن 2011

پست‌ها: 11

زبان: Esperanto

3rdblade (نمایش مشخصات) 27 ژوئن 2011،‏ 7:27:18

Mi sciis pri la trinkaĵo 'Mirinda', kies nomo estas vorto de esperanto. Mi ekscias ke la ĉokolado 'Aero', kiu mi manĝis kiel infano, ankaŭ posedas esperantan nomon. (Bona maniero por vendi aeron - kovru per ĉokolado!)

Ĉu ekzistas aliaj ordinaraj aferoj, kiu havas esperantajn nomojn? (Ekster esperantujo)

dobri (نمایش مشخصات) 27 ژوئن 2011،‏ 17:31:03

Antaŭ multaj jaroj oni vendadis en mia lando limonadon "Amara", kiu havis la ĝustan nomon, ĉar ĝi gustis iomete amare.

Feriumante en Cipro mi rimarkis, ke unu urbeto nomiĝas Famagusta. Ĉu bongusta aŭ malbongusta, tion mi ne scias. Tamen la urbeto ne plu estas fama, ĉar ĝi troviĝas en norda ruinigita parto.

darkweasel (نمایش مشخصات) 27 ژوئن 2011،‏ 18:27:36

En Aŭstrujo ekzistas librovendeja entrepreno nomata Libro, sed tio povas egale bone esti de la hispana.

Alia librovendejo (la sola nomata tiel, kiun mi konis, fermis antaŭ jaro) nomiĝis Vivo. En la sama aĉetcentro ankoraŭ ekzistas Videogames Pilko.

Nu, mi ne scias, kiuj el ili estas hazardaĵoj kaj kiuj estas intencaj.

Hispanio (نمایش مشخصات) 27 ژوئن 2011،‏ 18:55:08

En mia urbo ekzistas butiko kiu nomiĝas kombi, kaj tie oni povas aĉeti kombilojn, inter aliaj kosmetikaĵoj kaj "privataj" vestaĵoj por la virinoj rido.gif

Sxak (نمایش مشخصات) 5 ژوئیهٔ 2011،‏ 7:11:26

3rdblade:Ĉu ekzistas aliaj ordinaraj aferoj, kiu havas esperantajn nomojn? (Ekster esperantujo)
http://savepic.ru/152124.jpg

Chainy (نمایش مشخصات) 5 ژوئیهٔ 2011،‏ 11:12:23

dobri (نمایش مشخصات) 5 ژوئیهٔ 2011،‏ 17:20:31

En Prago troviĝas kostumvendejo "MONDO".

darkweasel (نمایش مشخصات) 5 ژوئیهٔ 2011،‏ 17:26:30

dobri (نمایش مشخصات) 6 ژوئیهٔ 2011،‏ 19:21:33

Hodiaŭ mi vidis en Prago pluan vendejon kun esperanta nomo: Sephora.
Sed ĝi temas pri parfumvendejo.

darkweasel (نمایش مشخصات) 6 ژوئیهٔ 2011،‏ 19:32:12

dobri:Hodiaŭ mi vidis en Prago pluan vendejon kun esperanta nomo: Sephora.
Sed ĝi temas pri parfumvendejo.
Tio tamen laŭ la anglalingva Vikipedio estas kombino de la greka vorto por "beleco" kaj la nomo de la edzino de la biblia figuro Moseo.

Mi ankaŭ iom dubas, ke oni ĝin elparolas kiel en Esperanto - malnovgreksciantoj korektu min, sed ĉu ne <ph> estas /f/? Almenaŭ tiel estas en ĉiuj vortoj pruntitaj de la malnovgreka al la germana.

بازگشت به بالا