Al la enhavo

angla “so what?” / germana “na und?” en Esperanto?

de m_v, 2015-januaro-03

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

m_v (Montri la profilon) 2015-januaro-03 21:09:58

Saluton al ĉiuj,

mia demando kvazaŭ jam estas skribita en la fadentitolo. Kiel la esprimo “so what?”, per kiu oni emfazas, ke iu afero ne ŝajnas gravi aŭ ke iu afero estas egala al oni, estas tradukata en Esperanton?

noelekim (Montri la profilon) 2015-januaro-03 23:26:12

m_v: ... Kiel la esprimo “so what?”, per kiu oni emfazas, ke iu afero ne ŝajnas gravi aŭ ke iu afero estas egala al oni, estas tradukata en Esperanton?
El la proponoj en tatoeba.org/epo/sentences/show/142 mi preferas "Kaj do?"

whysea (Montri la profilon) 2015-januaro-04 03:05:55

Mi simple dirus "Kaj?"

vikungen (Montri la profilon) 2015-januaro-04 03:49:48

m_v:Saluton al ĉiuj,

mia demando kvazaŭ jam estas skribita en la fadentitolo. Kiel la esprimo “so what?”, per kiu oni emfazas, ke iu afero ne ŝajnas gravi aŭ ke iu afero estas egala al oni, estas tradukata en Esperanton?
Simple: "Kaj..?"

sudanglo (Montri la profilon) 2015-januaro-04 12:47:25

Kaj do?
Kaj sekve?
Kiel gravas?
Tio rilatas, kiel?
Kaj mi zorgu pri tio, kial?

Sed por traduki 'So what do you think of my new car' - Do, kion vi opinias pri mia nova aŭto'

Kirilo81 (Montri la profilon) 2015-januaro-04 19:58:54

Mi uzas "Nu, kaj?".

Reen al la supro