前往目錄

angla “so what?” / germana “na und?” en Esperanto?

貼文者: m_v, 2015年1月3日

訊息: 6

語言: Esperanto

m_v (顯示個人資料) 2015年1月3日下午9:09:58

Saluton al ĉiuj,

mia demando kvazaŭ jam estas skribita en la fadentitolo. Kiel la esprimo “so what?”, per kiu oni emfazas, ke iu afero ne ŝajnas gravi aŭ ke iu afero estas egala al oni, estas tradukata en Esperanton?

noelekim (顯示個人資料) 2015年1月3日下午11:26:12

m_v: ... Kiel la esprimo “so what?”, per kiu oni emfazas, ke iu afero ne ŝajnas gravi aŭ ke iu afero estas egala al oni, estas tradukata en Esperanton?
El la proponoj en tatoeba.org/epo/sentences/show/142 mi preferas "Kaj do?"

whysea (顯示個人資料) 2015年1月4日上午3:05:55

Mi simple dirus "Kaj?"

vikungen (顯示個人資料) 2015年1月4日上午3:49:48

m_v:Saluton al ĉiuj,

mia demando kvazaŭ jam estas skribita en la fadentitolo. Kiel la esprimo “so what?”, per kiu oni emfazas, ke iu afero ne ŝajnas gravi aŭ ke iu afero estas egala al oni, estas tradukata en Esperanton?
Simple: "Kaj..?"

sudanglo (顯示個人資料) 2015年1月4日下午12:47:25

Kaj do?
Kaj sekve?
Kiel gravas?
Tio rilatas, kiel?
Kaj mi zorgu pri tio, kial?

Sed por traduki 'So what do you think of my new car' - Do, kion vi opinias pri mia nova aŭto'

Kirilo81 (顯示個人資料) 2015年1月4日下午7:58:54

Mi uzas "Nu, kaj?".

回到上端