Al la enhavo

Trafi el sub pluvo en riveron.

de novatago, 2015-junio-21

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

novatago (Montri la profilon) 2015-junio-21 21:45:14

Ĉu via lingvo havas tiun esprimon? En la hispana tion oni diras “de perdidos al río” (el perdiĝintaj trafi en riveron). En Hispanio, ŝerce tion oni tradukas laŭvorte al la angla: “from lost, to the river”.

Nu, mi ŝatus koni alilingvajn versiojn de tiu esprimo.

Ĝis, Novatago.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-junio-21 22:42:32

En la portugala de Brazilo oni diras: (Perdido no mato sem cachorro)perdita en la arbaro sen hundo.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2015-junio-22 02:08:34

up the river without a paddle - en la riveron sen pagajo

robbkvasnak (Montri la profilon) 2015-junio-22 02:08:41

up the river without a paddle - en la riveron sen pagajo

Rujo (Montri la profilon) 2015-junio-22 02:21:42

Remi kontraŭe al la riverfluo (eo). Remar contra a correnteza (pt).

nornen (Montri la profilon) 2015-junio-22 07:18:55

En Gvatemalo eĉ ne hispanlingve oni konas tiun ĉi esprimon. Mi supozas, ke tio signifas ion similan al "de mal en peor".

novatago (Montri la profilon) 2015-junio-22 07:59:22

nornen:En Gvatemalo eĉ ne hispanlingve oni konas tiun ĉi esprimon. Mi supozas, ke tio signifas ion similan al "de mal en peor".
Jes, tio signifas “esti en malbona stato, kaj trafi eĉ pli malbonan okazaĵon”. Kvankam en la hispana fojfoje oni uzas tion kun la signifo “se mi estas ĉi tiel malbone, jam ne gravas esti pli malbone” kiam oni decidas ion iomete sensenca.

En Hispanio oni ankaŭ diras por la unua signifo “De Guatemala a Guatepeor” = “el ‘Gvatemalbone’ al ‘Gvateplimalbone’”. Nu en Esperanto la ŝerco perdiĝas.

Ĝis, Novatago.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2015-junio-22 08:59:12

En la germana oni diras "vom Regen in die Traufe", laŭvorte "de la pluvo en la akvon, kiu defluas dum pluvo de la tegmentorando" (jes, en la germana efektive estas unu vorto por tio, sed ĝi aperas preskaŭ nur en tiu proverbo).

bryku (Montri la profilon) 2015-junio-22 10:35:09

Pole: "trafić z deszczu pod rynnę" = "trafi el pluvo sub la fluilon" ridulo.gif

dobri (Montri la profilon) 2015-junio-22 14:47:24

Ankaŭ la ĉeĥa proverbo estas simila: "přijít z deště pod okap" (iri el pluvo sub gutujon).

Reen al la supro