K vsebini

Trafi el sub pluvo en riveron.

od novatago, 21. junij 2015

Sporočila: 16

Jezik: Esperanto

novatago (Prikaži profil) 21. junij 2015 21:45:14

Ĉu via lingvo havas tiun esprimon? En la hispana tion oni diras “de perdidos al río” (el perdiĝintaj trafi en riveron). En Hispanio, ŝerce tion oni tradukas laŭvorte al la angla: “from lost, to the river”.

Nu, mi ŝatus koni alilingvajn versiojn de tiu esprimo.

Ĝis, Novatago.

Vinisus (Prikaži profil) 21. junij 2015 22:42:32

En la portugala de Brazilo oni diras: (Perdido no mato sem cachorro)perdita en la arbaro sen hundo.

robbkvasnak (Prikaži profil) 22. junij 2015 02:08:34

up the river without a paddle - en la riveron sen pagajo

robbkvasnak (Prikaži profil) 22. junij 2015 02:08:41

up the river without a paddle - en la riveron sen pagajo

Rujo (Prikaži profil) 22. junij 2015 02:21:42

Remi kontraŭe al la riverfluo (eo). Remar contra a correnteza (pt).

nornen (Prikaži profil) 22. junij 2015 07:18:55

En Gvatemalo eĉ ne hispanlingve oni konas tiun ĉi esprimon. Mi supozas, ke tio signifas ion similan al "de mal en peor".

novatago (Prikaži profil) 22. junij 2015 07:59:22

nornen:En Gvatemalo eĉ ne hispanlingve oni konas tiun ĉi esprimon. Mi supozas, ke tio signifas ion similan al "de mal en peor".
Jes, tio signifas “esti en malbona stato, kaj trafi eĉ pli malbonan okazaĵon”. Kvankam en la hispana fojfoje oni uzas tion kun la signifo “se mi estas ĉi tiel malbone, jam ne gravas esti pli malbone” kiam oni decidas ion iomete sensenca.

En Hispanio oni ankaŭ diras por la unua signifo “De Guatemala a Guatepeor” = “el ‘Gvatemalbone’ al ‘Gvateplimalbone’”. Nu en Esperanto la ŝerco perdiĝas.

Ĝis, Novatago.

Kirilo81 (Prikaži profil) 22. junij 2015 08:59:12

En la germana oni diras "vom Regen in die Traufe", laŭvorte "de la pluvo en la akvon, kiu defluas dum pluvo de la tegmentorando" (jes, en la germana efektive estas unu vorto por tio, sed ĝi aperas preskaŭ nur en tiu proverbo).

bryku (Prikaži profil) 22. junij 2015 10:35:09

Pole: "trafić z deszczu pod rynnę" = "trafi el pluvo sub la fluilon" ridulo.gif

dobri (Prikaži profil) 22. junij 2015 14:47:24

Ankaŭ la ĉeĥa proverbo estas simila: "přijít z deště pod okap" (iri el pluvo sub gutujon).

Nazaj na začetek