К содержанию

Ĉu ekzistas tia vorto?

от SlavikDze, 6 мая 2022 г.

Сообщений: 53

Язык: Esperanto

SlavikDze (Показать профиль) 6 мая 2022 г., 16:35:44

Saluton, karaj kolegoj.
Konsultinte mian vortaron, mi ne trovis iun vorton, kiu signifus ekzakte abruptan, rapidan, kurtan, ŝirecan tiron, t.e. ekvivalenton de la anglaj vortoj "jerk/yank" aŭ de la rusa "дёргать".
Ĉu tia termino tamen ekzistas en Esperanto?

KatjaMcFlores (Показать профиль) 10 мая 2022 г., 14:55:54

Ŝajnas, Slavik, ke la serĉata de vi vorto ankoraŭ ne haveblas en eo-vortaro.
Antaŭ paro da jaroj en la rusia eo-forumo oni pridiskutis ĉi-demandon, sed neniu el spertaj kolegoj, inkluzive unu akademianon, ne povis proponi unuvortan varianton por la nocio de "abrupta, rapida, kurta, ŝireca tiro".
Sed ni esperu, ke niaj eo-korifeoj finfine ion inventas, ĉar tiela vorto estas certe pli necesa, ol kelkaj aliaj lastatempaj elpensaĵoj.

sudanglo (Показать профиль) 10 мая 2022 г., 16:44:07

En la angla nek 'jerk' nek 'yank' implicas ŝiran tiron. Tamen tio povas senintence okazi. .Plej proksima, mi pensas, al la signifo abrupta, rapida, kurta, ŝireca tiro estas 'rip'. Por tiu lasta, ŝirtiri kredble estus bona.

La solvo,kiel ofte en Esperanto por nuance esprimi agon por kiu estas unusola vorto en nacia lingvo, povus esti taŭga adverbo + verbo.

Tamen por yank, tiregi eble sufiĉus en multaj kuntekstoj .

SlavikDze (Показать профиль) 21 мая 2022 г., 4:56:19

Saluton, karaj kolegoj.
Kiel eblas esprimi en esperanto la nocion "to miss someone/скучать по ком-то"?

Frano (Показать профиль) 21 мая 2022 г., 5:26:57

Rusa-Esperanta Vortaro, redaktita de E. A. Bokarev:
sopiri (sopirenui) pri iu

SlavikDze (Показать профиль) 31 июля 2022 г., 8:31:33

Jen ankoraŭ unu demando: kiel en Esperanto oni povas esprimi la nocion "overboard" (en), "за борт/за бортом" (ru)?

sudanglo (Показать профиль) 31 июля 2022 г., 13:32:53

man overboard - maristo en la maro(n)

Sed Google Translate sugestas 'Viro eksterŝipe

Metsis (Показать профиль) 1 августа 2022 г., 7:00:58

Tiu esprimo de Sudanglo "maristo en la maro(n)".

Alternative per la vorto "ŝiprando", el kiu PIV havas ekzemplon " la vento forblovis ŝin trans la ŝiprandon" de Z, do eble "maristo trans la ŝiprandon".

Metsis (Показать профиль) 1 августа 2022 г., 7:44:06

Сообщение скрыто.

Altebrilas (Показать профиль) 1 августа 2022 г., 10:30:27

1. Ektiregi
2. Akven / maren

Наверх