Al la enhavo

Ĉu ekzistas tia vorto?

de SlavikDze, 2022-majo-06

Mesaĝoj: 48

Lingvo: Esperanto

SlavikDze (Montri la profilon) 2022-majo-06 16:35:44

Saluton, karaj kolegoj.
Konsultinte mian vortaron, mi ne trovis iun vorton, kiu signifus ekzakte abruptan, rapidan, kurtan, ŝirecan tiron, t.e. ekvivalenton de la anglaj vortoj "jerk/yank" aŭ de la rusa "дёргать".
Ĉu tia termino tamen ekzistas en Esperanto?

KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2022-majo-10 14:55:54

Ŝajnas, Slavik, ke la serĉata de vi vorto ankoraŭ ne haveblas en eo-vortaro.
Antaŭ paro da jaroj en la rusia eo-forumo oni pridiskutis ĉi-demandon, sed neniu el spertaj kolegoj, inkluzive unu akademianon, ne povis proponi unuvortan varianton por la nocio de "abrupta, rapida, kurta, ŝireca tiro".
Sed ni esperu, ke niaj eo-korifeoj finfine ion inventas, ĉar tiela vorto estas certe pli necesa, ol kelkaj aliaj lastatempaj elpensaĵoj.

sudanglo (Montri la profilon) 2022-majo-10 16:44:07

En la angla nek 'jerk' nek 'yank' implicas ŝiran tiron. Tamen tio povas senintence okazi. .Plej proksima, mi pensas, al la signifo abrupta, rapida, kurta, ŝireca tiro estas 'rip'. Por tiu lasta, ŝirtiri kredble estus bona.

La solvo,kiel ofte en Esperanto por nuance esprimi agon por kiu estas unusola vorto en nacia lingvo, povus esti taŭga adverbo + verbo.

Tamen por yank, tiregi eble sufiĉus en multaj kuntekstoj .

SlavikDze (Montri la profilon) 2022-majo-21 04:56:19

Saluton, karaj kolegoj.
Kiel eblas esprimi en esperanto la nocion "to miss someone/скучать по ком-то"?

Frano (Montri la profilon) 2022-majo-21 05:26:57

Rusa-Esperanta Vortaro, redaktita de E. A. Bokarev:
sopiri (sopirenui) pri iu

SlavikDze (Montri la profilon) 2022-julio-31 08:31:33

Jen ankoraŭ unu demando: kiel en Esperanto oni povas esprimi la nocion "overboard" (en), "за борт/за бортом" (ru)?

sudanglo (Montri la profilon) 2022-julio-31 13:32:53

man overboard - maristo en la maro(n)

Sed Google Translate sugestas 'Viro eksterŝipe

Metsis (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-01 07:00:58

Tiu esprimo de Sudanglo "maristo en la maro(n)".

Alternative per la vorto "ŝiprando", el kiu PIV havas ekzemplon " la vento forblovis ŝin trans la ŝiprandon" de Z, do eble "maristo trans la ŝiprandon".

Metsis (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-01 07:44:06

La mesaĝo estas kaŝita.

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-01 10:30:27

1. Ektiregi
2. Akven / maren

Reen al la supro