Sisu juurde

malaperi fenestrojn de traduko

kelle poolt crescence, 25. märts 2009

Postitused: 7

Keel: Esperanto

crescence (Näita profiili) 25. märts 2009 14:17.38

Saluton,

Estus agrable malaperi flavan fenestron de traduko, simple alklakante ekster tiu fenestro.

Estus pli facile ol alklakante sur la malgrandaj krucoj de la fenestro.

Dankon

henma (Näita profiili) 25. märts 2009 14:51.39

crescence:Estus agrable malaperi flavan fenestron de traduko, simple alklakante el tiu fenestro.
Mi pensas ke kion vi volis diri estas "ekster tiu fenestro". El havas ideon de origino de io, do el tiu fenestro signifas "venante de tiu fenestro, eksteren".

Tamen, vi pravas, estas malfacile malaperigi tiujn fenestretojn, kaj certe iu povus pensi kiel faciligi tion.

Amike,

Daniel.

crescence (Näita profiili) 25. märts 2009 16:01.02

henma:Mi pensas ke kion vi volis diri estas "ekster tiu fenestro".
Mi korektis mian eraron. Dankon !

Kiu lando estas CL ?

darkweasel (Näita profiili) 27. märts 2009 18:34.49

CL estas Ĉilio.

henma (Näita profiili) 27. märts 2009 19:14.50

darkweasel:CL estas Ĉilio.
Vi pravas!!! CL estas Ĉilio, longa kaj mallarĝa lando tre, tre sude en Ameriko (apud Argentino, kiu estas pli videbla en la mapo rideto.gif)

Amike,

Daniel.

Jev (Näita profiili) 1. aprill 2009 13:08.51

crescence:Saluton,

Estus agrable malaperi flavan fenestron de traduko, simple alklakante ekster tiu fenestro.

Estus pli facile ol alklakante sur la malgrandaj krucoj de la fenestro.

Dankon
Dankon pro la ideo. Ĝi estas notita, sed mi ne certas, kiam venos vico por realigi ĝin. Estas multaj aliaj taskoj, kiuj estas tre urĝaj.

crescence (Näita profiili) 1. aprill 2009 15:02.53

Jev:
Dankon pro la ideo. Ĝi estas notita, sed mi ne certas, kiam venos vico por realigi ĝin. Estas multaj aliaj taskoj, kiuj estas tre urĝaj.
Dankon pro realigi ĝin, kiam vi povos ĝin.

Tagasi üles