前往目錄

Lingvokafejo

貼文者: le_chaz, 2009年10月14日

訊息: 16

語言: Esperanto

le_chaz (顯示個人資料) 2009年10月14日下午2:24:58

Saluton,

ni havas projekton krei "lingvan kafejon" en Bjalistoko. Lingva kafejo estas regula renkontiĝado de homoj kiuj deziras praktiki fremdajn lingvojn. Tio kompareblas kun niaj aligatorejoj...

Mi preparas la afiŝon kiu reklamos la eventon kaj mi bezonas vian helpon. La ideo estas traduki "lingva kafejo" aŭ "lingvokafejo" al via lingvo. La traduko ne nepre estu rekta: se vi konas tiajn renkontiĝojn en via lando, uzu prefere la tiean plej kutiman nomon.

Mi antaŭdankas vin pro la helpo!

jan aleksan (顯示個人資料) 2009年10月14日下午3:12:44

Saluton le_chaz,

Nepre metu mesaĝon ankaŭ tie

ridulo.gif,

horsto (顯示個人資料) 2009年10月14日下午3:41:16

Se vi vere serĉas nomon por la loko, tiam la germana nomo eble estus: Sprachcafé
Estas kurioze, la franca vorto "Café" (kafo) signifas "kafejo" en la germana lingvo.

summynen (顯示個人資料) 2009年10月20日下午3:10:23

Mi ne scias, ĉu estas jam tiaj eventoj en Finnlando, sed rekta traduko estus "kielikahvila". Tamen, nomi eventon xxx-ejo ne estas kutime en la finna, almenaŭ mi ne scias pri aliaj tiaj "kahvila"-oj. Eble "Kieliä kupposella", ~"Lingvojn kafumante" estus pli bona traduko al la finna.

le_chaz (顯示個人資料) 2009年10月20日下午6:10:41

Dankon pro viaj helpoj! sal.gif

Cosi (顯示個人資料) 2009年10月20日下午8:23:08

Se vi bezonas - en la pola plej bone estus: "kawiarenka językowa".

le_chaz (顯示個人資料) 2009年10月21日上午10:10:58

Cosi:Se vi bezonas - en la pola plej bone estus: "kawiarenka językowa".
Nu, la pola estas la malplej bezonata - en Bjalistoko ni ja scias kiel traduki ĝin okulumo.gif
Tamen dankon

Cosi (顯示個人資料) 2009年10月21日下午4:37:40

Hehe, mi pensis tiel okulumo.gif

Junpe (顯示個人資料) 2009年10月24日下午12:07:47

Eble "語学カフェ" (gogakukafe) japane.

gyrus (顯示個人資料) 2009年10月24日下午5:13:42

Junpe:Eble "語学カフェ" (gogakukafe) japane.
Aŭ 言語喫茶店 (gengokissaten).

回到上端