Messages: 106
Language: Esperanto
patrik (User's profile) March 29, 2010, 12:49:11 PM

'Sangon' kaj 'venkon'
krie voĉigas ili ,
retludemuloj.
zan (User's profile) March 30, 2010, 8:23:52 AM
Dankon. Mi komprenis.
Por mi pli kompreneblas la lasta senrjuo de vi.

Eddycgn (User's profile) March 30, 2010, 8:39:10 PM
La museto aperas
El sia nesto
zan (User's profile) April 4, 2010, 7:59:23 AM
Denove venis
kiel en ĉiu jaro
la disflorado
La tempo fluas
kiel jam promesite
kunportante min
Eddycgn (User's profile) April 4, 2010, 4:20:46 PM
Vetero freneziĝas
Ekster' aŭ ene?
zan (User's profile) April 5, 2010, 1:14:02 AM
Kio ŝanĝiĝis
kaj kio ne ŝanĝiĝis
mi ne memoras
Tamen la floroj
rememorigis al mi
iaman tagon
Tiam ĉi tie
floris same kiel nun..
Ho, sopirege!
zan (User's profile) April 8, 2010, 10:03:06 AM
kvazaŭ ruĝeta neĝo
falas petaloj
Se oni trovas temon, hajko estas tre facila.
Eddycgn (User's profile) April 8, 2010, 1:58:00 PM
Mi tre amas vin
Ekscitega vespero
Vi tre amas min
horsto (User's profile) April 8, 2010, 2:54:00 PM
Eddycgn:Bela vesperoĈu ne amanta vespero estus pli bona titolo?
Eddycgn (User's profile) April 9, 2010, 3:34:24 PM
horsto:"Amanta vespero" estas ankaŭ bone. "Bela" rilatas al vetero, "amanta" al io alia".Eddycgn:Bela vesperoĈu ne amanta vespero estus pli bona titolo?
Kie estas via unua romantika hajko?
