Mesaĝoj: 106
Lingvo: Esperanto
patrik (Montri la profilon) 2010-marto-29 12:49:11
'Sangon' kaj 'venkon'
krie voĉigas ili ,
retludemuloj.
zan (Montri la profilon) 2010-marto-30 08:23:52
Dankon. Mi komprenis.
Por mi pli kompreneblas la lasta senrjuo de vi.
Eddycgn (Montri la profilon) 2010-marto-30 20:39:10
La museto aperas
El sia nesto
zan (Montri la profilon) 2010-aprilo-04 07:59:23
Denove venis
kiel en ĉiu jaro
la disflorado
La tempo fluas
kiel jam promesite
kunportante min
Eddycgn (Montri la profilon) 2010-aprilo-04 16:20:46
Vetero freneziĝas
Ekster' aŭ ene?
zan (Montri la profilon) 2010-aprilo-05 01:14:02
Kio ŝanĝiĝis
kaj kio ne ŝanĝiĝis
mi ne memoras
Tamen la floroj
rememorigis al mi
iaman tagon
Tiam ĉi tie
floris same kiel nun..
Ho, sopirege!
zan (Montri la profilon) 2010-aprilo-08 10:03:06
kvazaŭ ruĝeta neĝo
falas petaloj
Se oni trovas temon, hajko estas tre facila.
Eddycgn (Montri la profilon) 2010-aprilo-08 13:58:00
Mi tre amas vin
Ekscitega vespero
Vi tre amas min
horsto (Montri la profilon) 2010-aprilo-08 14:54:00
Eddycgn:Bela vesperoĈu ne amanta vespero estus pli bona titolo?
Eddycgn (Montri la profilon) 2010-aprilo-09 15:34:24
horsto:"Amanta vespero" estas ankaŭ bone. "Bela" rilatas al vetero, "amanta" al io alia".Eddycgn:Bela vesperoĈu ne amanta vespero estus pli bona titolo?
Kie estas via unua romantika hajko?