Til innholdet

Hajko en Esparanto?

fra dyale,2010 2 20

Meldinger: 106

Språk: Esperanto

patrik (Å vise profilen) 2010 3 29 12:49:11

@zan: "talpo" en la angla signifas "overzealous (and counterproductive) propagandist". Do, mi celis, "nokto de trofervora[j] (kaj malproduktiga[j]) propagandisto[j]". lango.gif Verdire, tiu senjruo ne tiel bonegas kiel la antaŭaj.

'Sangon' kaj 'venkon'
krie voĉigas ili ,
retludemuloj.

zan (Å vise profilen) 2010 3 30 08:23:52

@patrik
Dankon. Mi komprenis.
Por mi pli kompreneblas la lasta senrjuo de vi. rideto.gif

Eddycgn (Å vise profilen) 2010 3 30 20:39:10

Aprilo venas
La museto aperas
El sia nesto

zan (Å vise profilen) 2010 4 4 07:59:23

Hodiaŭaj hajkoj
Denove venis
kiel en ĉiu jaro
la disflorado

La tempo fluas
kiel jam promesite
kunportante min

Eddycgn (Å vise profilen) 2010 4 4 16:20:46

Suno kaj neĝo
Vetero freneziĝas
Ekster' aŭ ene?

zan (Å vise profilen) 2010 4 5 01:14:02

daŭrigo mia
Kio ŝanĝiĝis
kaj kio ne ŝanĝiĝis
mi ne memoras

Tamen la floroj
rememorigis al mi
iaman tagon

Tiam ĉi tie
floris same kiel nun..
Ho, sopirege!

zan (Å vise profilen) 2010 4 8 10:03:06

De sur la arboj
kvazaŭ ruĝeta neĝo
falas petaloj
Se oni trovas temon, hajko estas tre facila.

Eddycgn (Å vise profilen) 2010 4 8 13:58:00

Bela vespero

Mi tre amas vin
Ekscitega vespero
Vi tre amas min

horsto (Å vise profilen) 2010 4 8 14:54:00

Eddycgn:Bela vespero
Ĉu ne amanta vespero estus pli bona titolo?

Eddycgn (Å vise profilen) 2010 4 9 15:34:24

horsto:
Eddycgn:Bela vespero
Ĉu ne amanta vespero estus pli bona titolo?
"Amanta vespero" estas ankaŭ bone. "Bela" rilatas al vetero, "amanta" al io alia".
Kie estas via unua romantika hajko? rido.gif

Tibake til toppen