Zum Inhalt

Pluvegas en Minesoto!

von runswithd6s, 28. Juli 2015

Beiträge: 5

Sprache: Esperanto

runswithd6s (Profil anzeigen) 28. Juli 2015 15:49:04

Hodiaŭ, pluvas multe en Minesoto en Usono. En la angla, ni havas idomaĵon pri tio: "It's raining cats and dogs." Ĉu estas simila en Esperanto?

https://en.wikipedia.org/wiki/Rain_of_animals#.22R...

nornen (Profil anzeigen) 28. Juli 2015 15:52:56

Jes. Kiel vi jam ĝuste asertis, oni povas diri "pluvegas".

Tempodivalse (Profil anzeigen) 28. Juli 2015 17:33:35

La plej rekta traduko estas pluvegas.

Kreema varianto estas diluvas. Oni ankaŭ povus pruntopreni la rusan idiotismon verŝas kiel el sitelo (льёт как из ведра), kiu ŝajnas sufiĉe memevidenta.

runswithd6s (Profil anzeigen) 30. Juli 2015 14:21:19

Dankon!

Notxor (Profil anzeigen) 31. Juli 2015 09:18:18

runswithd6s:Hodiaŭ, pluvas multe en Minesoto en Usono. En la angla, ni havas idomaĵon pri tio: "It's raining cats and dogs." Ĉu estas simila en Esperanto?

https://en.wikipedia.org/wiki/Rain_of_animals#.22R...
Iel ajn, vi povas traduki ĝin: «ĝi pluvas katojn kaj hundojn»... figure ĉiuj komprenos la sencon, mi pensas.

Zurück nach oben