前往目錄

Bondezirojn

貼文者: Sciuro4, 2016年11月18日

訊息: 7

語言: Esperanto

Sciuro4 (顯示個人資料) 2016年11月18日下午6:11:36

Ĉu oni povas uzi la vorton "Bondezirojn" por fini formalajn (!) leterojn, kiel la germanan "Mit freundlichen Grüßen" kaj "Hochachtungsvoll", la anglan "Yours sincerely", la italan "Distinti saluti", la francan "Salutations distinguées", la hispanan "(muy) atentamente" kaj la rusan "с (глубоким) уважением"?
Mi pensas ke oni ne povas, sed aliulo pensas ke oni povas uzi ĝin tiel.

Тerurĉjo (顯示個人資料) 2016年11月19日上午2:22:11

Jes

Roch (顯示個人資料) 2016年11月19日上午5:46:15

Ne ekzakte...

Bondezirojn en Google tradukilo :

Die besten Wünsche
Best wishes
I migliori auguri
meilleurs vœux
¡Mis mejores deseos
Наилучшие пожелания

(ili estas bona por kartoj)

- Mi dirus france "salutations distinguées" por letero
Bonvolu ricevi miajn ĝentilajn salutojn.

akueck (顯示個人資料) 2016年11月19日上午9:23:19

Sciuro4:Ĉu oni povas uzi la vorton "Bondezirojn"
"Bondeziroj" signifas: "Glueckwuensche".

Sciuro4:por fini formalajn (!) leterojn, kiel la germanan "Mit freundlichen Grüßen"
Tion chi mi esprimas per: "Amike".

Sciuro4:kaj "Hochachtungsvoll"
Tion chi mi esprimas per: "Respektoplene".

Frano (顯示個人資料) 2016年11月20日下午7:21:25

externalImage.png
Kio estas "KONGREOJ" ?

Vinisus (顯示個人資料) 2016年11月24日上午10:38:44

Zamenhof preskaŭ ĉiam finis siajn leterojn jene: Kun kora saluto Via Zamenhof,

Sciuro4 (顯示個人資料) 2016年11月26日下午10:52:56

Multan dankon!

回到上端