Al la enhavo

Bondezirojn

de Sciuro4, 2016-novembro-18

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Sciuro4 (Montri la profilon) 2016-novembro-18 18:11:36

Ĉu oni povas uzi la vorton "Bondezirojn" por fini formalajn (!) leterojn, kiel la germanan "Mit freundlichen Grüßen" kaj "Hochachtungsvoll", la anglan "Yours sincerely", la italan "Distinti saluti", la francan "Salutations distinguées", la hispanan "(muy) atentamente" kaj la rusan "с (глубоким) уважением"?
Mi pensas ke oni ne povas, sed aliulo pensas ke oni povas uzi ĝin tiel.

Тerurĉjo (Montri la profilon) 2016-novembro-19 02:22:11

Jes

Roch (Montri la profilon) 2016-novembro-19 05:46:15

Ne ekzakte...

Bondezirojn en Google tradukilo :

Die besten Wünsche
Best wishes
I migliori auguri
meilleurs vœux
¡Mis mejores deseos
Наилучшие пожелания

(ili estas bona por kartoj)

- Mi dirus france "salutations distinguées" por letero
Bonvolu ricevi miajn ĝentilajn salutojn.

akueck (Montri la profilon) 2016-novembro-19 09:23:19

Sciuro4:Ĉu oni povas uzi la vorton "Bondezirojn"
"Bondeziroj" signifas: "Glueckwuensche".

Sciuro4:por fini formalajn (!) leterojn, kiel la germanan "Mit freundlichen Grüßen"
Tion chi mi esprimas per: "Amike".

Sciuro4:kaj "Hochachtungsvoll"
Tion chi mi esprimas per: "Respektoplene".

Frano (Montri la profilon) 2016-novembro-20 19:21:25

externalImage.png
Kio estas "KONGREOJ" ?

Vinisus (Montri la profilon) 2016-novembro-24 10:38:44

Zamenhof preskaŭ ĉiam finis siajn leterojn jene: Kun kora saluto Via Zamenhof,

Sciuro4 (Montri la profilon) 2016-novembro-26 22:52:56

Multan dankon!

Reen al la supro